Esperanta Civito

Nova redaktoro por "Heroldo de Esperanto"

Tri personoj kandidatiĝis por la posteno de ĉefredaktoro de "Heroldo de Esperanto", kiu vakas de post la retiriĝo de c-ino Aneto Muhlemann, pro grava akcidento kiu perturbis ŝian vivoritmon. Ĉiuj tri estas virinoj: Anna Bartek, Paola Birgit Giommoni, Etel Zavadlav. Tial ke la dua ne plenumis la selektan trejnadon, restis nur du.

Hieraŭ vespere la Administra Komitato de LF-koop (KALiFo), sub la prezido de c-ano Marc Hiltbrand, decidis krei teamon kiu kunlaboros laŭ diversaj gradoj en la redakcio de HdE: Etel Zavadlav redaktos la duan kaj kvaran paĝojn, kun tendenco transpreni ankaŭ la ceterajn du paĝojn. La trian paĝon, pri kulturo, redaktos sen. Perla Martinelli. La unuan paĝon prizorgos senatanoj Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer. Krome sen. Rooke restos kongresa redaktoro ka

La nova aranĝo daŭros ĝis la ĝenerala Asembleo de LF-koop, kiu definitive decidos pri la ĉefredaktora posteno fine de februaro 2012. La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras LF-koop.

[HeKo 492 2-B, 2 okt 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0550 s s