Esperanta Civito

Zavadlav rezignis, Bartek surpostene

Fine de septembro 2011 la Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) nomumis c-inon Etel Zavadlav dumtempa redaktoro de "Heroldo de Esperanto", kun kvinmonata provperiodo, ĝis la ĝenerala Asembleo de la kooperativo, fine de februaro 2012. La suverena instanco decidus mem pri la konfirmo de ŝia posteno, transformante ĝin al ĉefredaktoreco.

Pasis pli ol monato kaj:
a) neniam alvenis ŝia formala akcepto pri la nomumo;
b) nenio okazis rilate la redaktadon de HdE-numeroj;
c) malgraŭ pagita flugbileto, ŝi ne alvenis al Ĉaudefono, kie ŝi estis atendata por ses-semajna restado, interalie por redaktado en oportuna teknologia kadro kaj kun valora trejna asisto. Neniun klarigon ŝi donis pri la ne alveno.

El la supraj KALiFo deduktas ke c-ino Zavadlav ne akceptis la postenon por kiu ŝi kandidatiĝis libere kaj spontane, ricevante jam partan trejnadon en junio-julio 2011. Tial la postenon aŭtomate transprenos la dua kandidato en la listo, sen. Anna Bartek, kun la samaj kondiĉoj.

(Marc Hiltbrand, prezidanto)

[HeKo 494 4-B, 5 nov 11] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0588 s s