Esperanta Civito

Nupta formulo

La suba formulo estis uzita unafoje la 15an de decembro 2012, okaze de la geedziĝo de gecivitanoj Dieter Rooke kaj Jun Liu ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. La formulon, parte inspiritan de la kvakera kutimo, redaktis la tiama Konsulo, c-ano Giorgio Silfer.

NUPTA PROTOKOLO

Dieter kaj Jun:
Civitano Konsulo, antaŭ la atestantoj ni deklaras ke ni volas esti geedzoj vidalvide al la esperanta popolo.
Konsulo:
Ĉu iu el la ĉeestantoj havas rimarkon kontraŭ ĉi tiu deklaro?
Neniu.
Gecivitanoj, bonvolu individue konfirmi vian promeson.
Dieter:
Mi, Dieter Rooke, naskita en Eickelborn la 2an de julio 1948, promesas al vi, Jun Liu, esti edzo fidela kaj amema, tiel en la bona kiel en la malbona sorto.
Jun:
Mi, Jun Liu, naskita en Tianjin la 30an de junio 1968, promesas al vi, Dieter Rooke, esti edzino fidela kaj amema, tiel en la bona kiel en la malbona sorto.
Konsulo:
Bonvolu interŝanĝi la simbolon de via promeso.
Edzo:
Per ĉi tiu ringo mi volas simbole manifesti ke civitanino Jun Liu estas mia edzino.
[metas la nuptan ringon al la edzino]
Edzino:
Per ĉi tiu ringo mi volas simbole manifesti ke civitano Dieter Rooke estas mia edzo.
[metas la nuptan ringon al la edzo]
Konsulo:
Per kiuj nomoj vi volas esti nomataj?
Edzino:
Mi konsentas ke li estu Dieter Rooke.
Edzo:
Mi konsentas ke ŝi estu Jun Liu.
Konsulo:
Kiu estos la ĉefa lingvo inter vi kaj kun viaj eventualaj infanoj:
Geedzoj:
Esperanto.
Konsulo:
Sekve de via deklaro kaj via promeso, vi nun estas geedzoj konforme al la Civita leĝo pri familia juro. Bondezirojn!
Geedzoj:
Dankon, civitano Konsulo.

Ni atestas ke la supra okazis en la Esperanto-Domo en Svislando, la 15an de decembro 2011:
Danielle Carrier, Dominique de Mestral, Elisabeth de Mestral, Mariola Jobin, Ciril Läng
kaj Giorgio Silfer, Konsulo


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(24 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0556 s s