Esperanta Civito

Demento pri dungoj fare de KCE

En la reta skandalgazeto LibFol aperis la sekva komentario de Andy Künzli: "Sen CO UEA estus kvazaŭ nenio. Pro tio necesas dungi kaj pagi oficistojn, SE ONI POVAS PERMESI AL SI TION (ekzemple KCE antaŭ [ol la prezido de prof. Giorgio] Silfer finance ne povis permesi al si tion, sed tamen dungis plurajn homojn, kaj la ŝuldoj kreskis pli kaj pli -- sed mi ne volas kompari UEA kun KCE)."

Se la opinio de s-ro Künzli pri UEA estas subjektiva kaj ne atentinda, lia informo pri KCE estas malĝusta kaj dementinda. Nek li nek aliaj estis dungitaj de Kultura Centro Esperantista, sed jes de la Fondumo Gastejo Edmond Privat (GEP), en kies buĝeto por 1993 estis enskribita la sumo de okdek tri mil svisaj frankoj pro salajroj. GEP (sub la prezido de s-ino Mireille Grosjean) komence de 1991 maldungis s-ron Claude Gacond kiel direktoron: li restis KCE-komitatano sen honorario. Per letero subskribita de la sama prezidantino, en junio 1994 s-ro Künzli ankaŭ ricevis la anoncon pri la ĉesigo de sia laborkontrakto, pro manko de mono ĉe GEP: proceduro, kiu ebligus peti la subtenon de la asekuro kontraŭ senlaboreco, se la koncernaj kotizoj estus pagitaj.

Al la demento pri la fakto ke KCE dungis iun (ĉar tion faris GEP), aldoniĝas la demento pri la fakto ke la dungoj ĉesis sub la prezido de prof. Giorgio Silfer (ekinta la 1an de januaro 1995), ĉar ili ĉesis jam antaŭe, sub la prezido de s-ino Grosjean, parte pro manko de mono parte pro malkontento pri la koncernaj dungitoj. Tria demento: la ŝuldoj koncernis ne Kulturan Centron Esperantistan, sed Gastejon Edmond Privat, kiu por kovri la akumulitan deficiton devis vendi ĉiujn siajn sep domojn. La lastan el ili bonŝance aĉetis KCE, per propra mono, en junio 1999 (sub la prezido de c-ano David Buhlmann). GEP mem estis malfondita la postan jaron, kaj ĝia restinta havaĵo (ĉirkaŭ dek sep mil frankoj) estis de la fonduma konsilio asignita duone al KCE (kiu ne havis reprezentantojn en la konsilio) duone al la urba biblioteko de Ĉaŭdefono (la bibliotekestro mem estis konsiliano).

Dum la nova reĝimo, do ekde 1995, KCE traktis ĉiun sian kunlaboranton aŭ kiel volontulon sen salajro (la kazo de c-ano Silfer mem) aŭ kiel staĝanton, laŭ la tarifoj en la Neŭŝatela kantono. S-ro Künzli ne plu estis inter la invititaj al kunlaboro, en unu aŭ alia formo.

[HeKo 499 6-B, 27 jan 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0559 s s 
  Total: 0.0727 s s