Esperanta Civito

Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj

Gloso

La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj ne havas la valoron de normo: solaj fundamentaj normoj estas la Konstitucio kaj la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kiun la Konstitucio agnoskas leĝe valora. Rilate al la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, la Konstitucio agnoskas leĝe valora nur ties difinon pri lingva grupo.

Deklaro de la Esperanta delegacio

Permesu al mi komenci ĉi tiun intervenon per frazo en lingvo universala: "Iustitiam colemus et boni et æqui notitiam profitemur". Ĉi tiu moto latina situas super la trono, en la Aktejo de la Universitato de Barcelono, kie hieraŭ estis proklamita la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

Ĝuste ĉar ni kultivas justecon kaj ni anoncas novaĵon pri bono kaj justo, la Esperanta PEN preferis prokrasti sian subskribon al la Deklaracio.

La Deklaracio mem estas la dua etapo, post la Rezolucio lanĉita en Santiago de Kampustelo en septembro 1993. Tiu rezolucio enhavis du partojn, jen komplementajn jen konfliktajn. Unuflanke ĝi adoptis sloganon, kiu ebligis la akcepton de nia Centro en la grandan PEN-familion: "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio". Aliflanke, ĝi proponis analizon inspiritan de la hipotezo de Saphir-Worf, de la ideoj de Lacan, de la tradicia koncepto pri genius loci.

Ambaŭ tendencoj reaperas en la hieraŭ subskribita teksto, sed kun misekvilibro favore al la dua. La ĉefa problemo, jam emfazita de nia kolego el Hindio, Lac.hman Khubchandani, estas la ligo inter lingvo kaj teritorio, preskribita en la unua artikolo, kun la konsekvenca distingo inter lingvaj komunumoj kaj lingvaj grupoj. La teritoria principo povas esti piliero de lingvopolitiko; sed ĝi estas aplikebla nur en kunteksto de federismaj garantioj, kiel okazas en Svislando. Bedaŭrinde la nuna Deklaracio ne referencas al ili; ĝi eĉ preferas insisti pri la koncepto de historia setleco, apenaŭ komprenebla en multaj landoj, precipe ekster Europo, sed ankaŭ en tiuj partoj de Eŭropo kie la lingva mozaiko prezentas la plej grandan buntecon, tiuj partoj kie, ne hazarde, esperanto naskiĝis, disvolviĝis, kaj havas la plej multajn adeptojn.

La unua artikolo proponas do elekton pri kiu nia delegacio esprimas rezervojn. Tiu elekto transformas la Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj al efektiva deklaracio pri la rajtoj de la lingvaj komunumoj, kio estas laŭ ni reduktiva interpreto pri la lingva fenomeno. Por ni kiel esperanto-verkistoj, en la sulko de la tradicio de la PEN-Ĉarto, la rajtoj (kaj devoj) estas unuavice rajtoj (kaj devoj) de la individuo, ne de la kolektivo. Verkisto depostulas por si la rajton elekti la lingvon kiu estu la propra arta perilo. Tiu decido povas koincidi kun la aliaj du funkcioj de la idiomo – komunikilo kaj identigilo – sed ne nepre.

La problemo manifestiĝas en la formulado mem de la deklaracio, kiu listigas la rajtojn de la lingvaj komunumoj kaj neniam tiujn de la homo: komparu, kiom da artikoloj ekas per la formulo: "toute communauté linguistique a le droit de..." kaj kiom per la formulo "Tout personne a le droit de..." Kaj, vidu la kazon, ĝuste la artikoloj por ni plej interesaj en la Deklaracio, nome la 13a kaj la 29a, preskribas rajtojn de la individuo, kaj ne de la kolektivo.

Laŭ interna regulo, nia delegacio rajtas subskribi dokumenton nur kaze de unuanimeco inter siaj membroj; alimaniere, la decido estas transdonita al la Komitato de nia Centro. Post la esprimo de la supraj rezervoj, mia kolego Manuel de Seabra kaj mi aliĝas al la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, konsiderata kiel startopunkto, en la konvinko ke prefere ni daŭrigu kune ol ni haltu, ankaŭ ĉar la Plibona riskas esti malamiko de la Bona.

(Giorgio Silfer)

[supren]

Antaŭkonsideroj

La institucioj kaj neregistaraj organizoj subskribintaj ĉi tiun Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj, kunveninte en Barcelono de la 6a ĝis la 9a de junio 1996,

Konsiderante la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj de 1948, kiu en sia preamblo reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj kaj kiu, en sia artikolo 2, fiksas ke ĉiuj rajtoj kaj liberecoj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu la� raso, ha�tkoloro, sekso, lingvo, religio, politika a� alia opinio, nacia a� socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato;

Konsiderante la Internacian Pakton pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj je la 16a de decembro 1966 (artikolo 27) kaj la samdatan Internacian Pakton pri la Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, kiuj, en siaj preambloj, deklaras ke la homo ne povas esti libera se oni ne kreas la kondiĉojn kiuj ebligas al li ĝui la proprajn rajtojn, ĉu civilajn kaj politikajn, ĉu ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn;

Konsiderante la rezolucion 47/135 je la 18a de decembro 1992 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu aprobis la Deklaracion pri la Rajtoj de la Personoj apartenantaj al Naciaj, Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj;

Konsiderante la deklaraciojn kaj konvenciojn de la Konsilio de Eŭropo, kiel la Eŭropan Konvencion por la Protekto de la Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj je la 4a de novembro 1950 (artikolo 14); la Konvencion de la Konsilio de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo je la 29a de junio 1992, kiu aprobis la Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj; la Deklaracion pri la Naciaj Minoritatoj fare de la Pinta Konferenco de la Konsilio de Eŭropo je la 9a de oktobro 1993; kaj la Framan Konvencion por la Protektado de la Naciaj Minoritatoj, novembro 1994;

Konsiderante la Deklaracion de Santiago de Kampustelo de PEN-Klubo Internacia kaj la Deklaracion je la 15a de decembro 1993 de la Komitato de Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj de PEN-Klubo Internacia, koncerne la proponon organizi mondan konferencon pri lingvaj rajtoj;

Konsiderante ke en la Deklaracio de Recifo (Brazilo) je la 9a de oktobro 1987, la 22a seminario de la Internacia Asocio por la Disvolvo de Interkultura Komunikado rekomendis al UN iniciati la necesajn demarŝojn por adopti kaj apliki universalan deklaracion pri lingvaj rajtoj;

Konsiderante la konvencion 169 de la Internacia Labor-Organizo je la 26a de junio 1989, pri la indiĝenaj popoloj en sendependaj landoj;

Konsiderante ke la Universala Deklaracio pri la Kolektivaj Rajtoj de la Popoloj, Barcelono, majo 1990, deklaras ke ĉiuj popoloj rajtas esprimi kaj disvolvi siajn kulturon, lingvon kaj organizajn normojn kaj, tiucele, provizi sin per propraj politikaj, edukaj, komunikaj kaj administraj strukturoj, ene de diferencaj politikaj kadroj;

Konsiderante ke la fina deklaracio de la Ĝenerala Asembleo de la Internacia Federacio de Modernlingvaj Instruistoj je la 16a de aŭgusto 1991 en Kvinkirko (Hungario) rekomendas ke la lingvaj rajtoj estu konsiderataj kiel fundamentaj homaj rajtoj;

Konsiderante la raporton de la Homrajta Komisiono de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, je la 20a de aprilo 1994, koncerne la provizoran tekston de la Deklaracio pri la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj, kiu inkluzivas la individuajn rajtojn en la lumo de la kolektivaj;

Konsiderante la provizoran tekston de la Deklaracio de la Interamerika Homrajta Komisiono pri la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj, aprobitan en la sesio 1278 je la 18a de septembro 1995;

Konsiderante ke la plimulto de la lingvoj minacataj en la mondo apartenas al nesuverenaj komunumoj kaj ke du el la ĉefaj faktoroj kiuj malhelpas la disvolvon de tiuj lingvoj kaj akcelas la procezon de lingva substituo estas la malesto de politika aŭtonomio kaj la taktiko de la ŝtatoj kiuj altrudas sian politikan kaj administran strukturon kaj sian lingvon;

Konsiderante ke la invado, koloniigo, okupacio kaj aliaj statoj de politika, ekonomia aŭ socia subordigo, implicas ofte la rektan altrudon de fremda lingvo, aŭ almenaŭ mispercepton pri la valoro de la lingvoj kaj la ekaperon de lingvaj sintenoj hierarkie orientitaj kiuj subfosas la lingvan lojalecon de la parolantoj; kaj konsiderante ke tial la lingvoj de certaj popoloj, kiuj fariĝis suverenaj, trairas procezon de lingva substituo kiel rezulto de politiko favoranta la idiomon de la eksaj koloniaj aŭ imperiaj potencoj;

Konsiderante ke universalismo devas baziĝi sur koncepto pri lingva kaj kultura diverseco, kiu superas kaj la homogenigajn kaj la eksklude izolajn tendencojn;

Konsiderante ke por garantii la kunvivadon inter lingvaj komunumoj necesas fiksi principojn de universala ordo kiuj garantias la promociadon kaj respekton de ĉiuj lingvoj kaj ilian socian uzon publike kaj private;

Konsiderante ke diversaj eksterlingvaj faktoroj (historiaj, politikaj, teritoriaj, demografiaj, ekonomiaj, socikulturaj, socilingvistikaj kaj rilataj al kolektivaj kondutoj) generas problemojn kiuj kaŭzas la malaperon, marĝenigon aŭ degradiĝon de multaj lingvoj, kaj ke tial necesas ekzameni la lingvajn rajtojn en globala perspektivo, por apliki en ĉiu kazo la adekvatajn solvojn;

Konsciaj ke universala deklaracio pri lingvaj rajtoj iĝas necesa por korekti la lingvajn misekvilibrojn kaj garantii la respekton kaj plenan disvolviĝon de ĉiuj lingvoj kaj por starigi la principojn de justa kaj egalrajta lingva paco planeda, konsiderata kiel ŝlosila faktoro de la socia kunvivado;


deklaras ke:

[supren]

Preamblo

La situacio de ĉiu lingvo, je la lumo de la antaŭaj konsideroj, estas la rezulto de la konverĝo kaj interagado de multaj faktoroj el naturo politika kaj jura, ideologia kaj historia, demografia kaj teritoria, ekonomia kaj socia, kultura, lingvistika kaj socilingvistika, interlingvistika kaj fine subjektiva.

Nuntempe, ĉi tiuj faktoroj konkretiĝas per:

  • la pli ol jarcenta unueciga tendenco de la plej multaj ŝtatoj redukti la diversecon kaj kuraĝigi sintenojn kontraŭajn al kultura plureco kaj lingva plurismo;
  • la tutmondiga procezo de la ekonomio kaj konsekvence de la merkato de informado, komunikado kaj kulturo, kiu ŝancelas la sferojn de rilatado kaj la formojn de interagado kiuj garantias la internan koheremon de ĉiu lingva komunumo;
  • la modelo de ekonomiisma kresko akcelata fare de la transnaciaj ekonomiaj grupoj, kiuj pretendas identigi dereguligon kun progreso kaj konkurencan individuismon kun libero, el kio fontas gravaj kaj kreskantaj malegalecoj ekonomiaj, sociaj, kulturaj kaj lingvaj.

La minacoj, kiuj ŝvebas nuntempe super la lingvaj komunumoj (malesto de politika aŭtonomio, nombre limigita populacio aŭ parte/tute disperdita setleco, fragila ekonomio, nekodigita lingvo aŭ kultura modelo opozicia al la venkanta modelo) kaŭzas ke multaj lingvoj ne povas pretervivi kaj disvolviĝi se la subaj fundamentaj celoj ne estas enkalkulitaj:

  • en politika perspektivo, koncepti organizon de la lingva diverseco kiu ebligas la efektivan partoprenon de la lingvaj komunumoj en ĉi tiu nova kreskomodelo;
  • en kultura perspektivo, plene kongruigi la mondan komunikan spacon kun la egalrajta partopreno de ĉiuj popoloj, lingvaj komunumoj kaj individuoj en la disvolvoprocezo;
  • en ekonomia perspektivo, fondi elteneblan disvolvon sur la partopreno de ĉiuj, sur la respekto de la ekologia ekvilibro de la socioj kaj sur la egalrajtaj rilatoj inter ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

Pro ĉio supre dirita, ĉi tiu Deklaracio alprenas la lingvajn komunumojn kaj ne la ŝtatojn kiel elirpunkton. Ĝi situas en la kadro de fortigo de la internaciaj institucioj, kapablaj garantii longdaŭran kaj egalrajtan disvolvon por la tuta homaro, cele al la stimulado de politika kadro de lingva diverseco, bazita sur respekto, harmonia kunvivado kaj reciproka profito.

[supren]

Ĉapitro I - Konceptaj precizigoj

Artikolo 1

  1. La Deklaracio difinas lingva komunumo ĉiun homan socion kiu, historie situanta en difinita teritoria spaco, agnoskita aŭ ne, identigas sin kiel popolon, kaj disvolvis komunan lingvon kiel ilon de natura komunikado kaj kultura koheremo inter siaj membroj. La esprimo lingvo teritorie propra difinas la idiomon de la komunumo historie setla sur tiu sama teritorio.
  2. La Deklaracio ekas el la principo ke la lingvaj rajtoj estas samtempe kaj individuaj kaj kolektivaj. Difinante la plenecon de la lingvaj rajtoj, ĝi adoptas kiel referencon la modelon de historia lingva komunumo en sia teritoria spaco, komprenata ne nur kiel geografia areo kie loĝas la komunumo, sed ankaŭ kiel socia kaj funkcia spaco esenca por la plena disvolviĝo de la lingvo. El tiu ĉi referenco fontas, laŭgrade aŭ kontinue, la rajtoj de la lingvaj grupoj cititaj en § 5 de ĉi tiu artikolo kaj la rajtoj de la personoj vivantaj ekster la teritorio de sia komunumo.
  3. Por la celoj difinitaj en la Deklaracio estas konsiderataj kiel setlaj sur propra teritorio kaj apartenantaj al lingvaj komunumoj la grupoj:
    1. disigitaj de sia komunumo de politikaj aŭ administraj limoj;
    2. historie situantaj en malgranda geografia areo cirkaŭita de membroj de aliaj lingvaj komunumoj; aŭ
    3. situantaj en geografia areo kiun ili partumas kun membroj de aliaj lingvaj komunumoj historie samrangaj.
  4. La Deklaracio konsideras ankaŭ la nomadajn popolojn en la historiaj areoj de iliaj migroj, aŭ la popolojn setlajn en disaj lokoj kiel lingvajn komunumojn sur ilia propra historia teritorio.
  5. La Deklaracio difinas lingva grupo ĉiun homan kolektivon kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco; kio estas la kazo de enmigrintoj, rifuĝintoj, deportitoj kaj diasporanoj.
[supren]

Artikolo 2

  1. La Deklaracio konsideras ke, kiam pluraj lingvaj komunumoj aŭ grupoj setlas sur la sama teritorio, la rajtoj formulitaj en ĉi tiu Deklaracio estas aplikendaj surbaze de reciproka respekto kaj protektendaj per la plej grandaj demokratiaj garantioj.
  2. Por krei kontentigan socilingvistikan ekvilibron, nome la adekvatan artikiĝon inter la respektivaj rajtoj de tiuj lingvaj komunumoj kaj grupoj kaj de iliaj membroj, necesas konsideri, krom iliaj historieco kaj demokratie esprimita volo, faktorojn kiuj povas instigi al ekvilibriga kompenso: la truda naturo de la migroj, kiuj kondukis al la kunestado de la diversaj lingvaj komunumoj kaj grupoj, aŭ ilia grado de politika, sociekonomia kaj kultura malforto.
[supren]

Artikolo 3

  1. La Deklaracio konsideras personaj necedeblaj rajtoj aplikeblaj en ĉiuj kazoj:
    • la rajton esti rekonata kiel membro de lingva komunumo;
    • la rajton uzi sian lingvon, private kaj publike;
    • la rajton je la uzo de sia propra nomo;
    • la rajton kontakti kaj asociiĝi kun aliaj membroj de sia origina lingva komunumo;
    • la rajton konservi kaj disvolvi sian propran kulturon;
    • kaj la ceterajn rajtojn ligitajn al la lingvo, antaŭviditajn en la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, je la 16a de decembro 1966, kaj en la samdata Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.
  2. La Deklaracio konsideras ke la kolektivaj rajtoj de la lingvaj grupoj povas enteni, krom la rajtoj indikitaj en la antaŭa artikolo kaj konforme al la dispozicioj en la artikolo 2, §2:
    • la rajton instrui siajn lingvon kaj kulturon;
    • la rajton disponi je kulturaj servoj;
    • la rajton je ekvilibre justa ĉeesto de siaj lingvo kaj kulturo en la amaskomunikiloj;
    • la rajton por ĉiu grupano ricevi respondon en sia lingvo okaze de rilatoj kun publikaj instancoj kaj okaze de sociekonomiaj rilatoj.
  3. La supre cititaj rajtoj de personoj kaj lingvaj grupoj nenial malhelpu ties rilatojn kun la gastiganta lingva komunumo aŭ integriĝon en tiu komunumo. Ili krome ne endanĝerigu la rajtojn de la akceptanta komunumo kaj de ĝiaj membroj publike uzi sen restriktoj la propran lingvon en la tuto de sia teritoria spaco.
[supren]

Artikolo 4

  1. La Deklaracio konsideras ke la personoj, kiuj delokiĝas kaj fiksas sian rezidon sur la teritorio de lingva komunumo alia ol la propra, rajtas kaj devas inklini al la integriĝo en tiu komunumo. La integriĝo estas difinita kiel komplementa ensociiĝo de tiuj personoj, tiel ke ili povu konservi siajn originajn kulturajn karakterizojn, samtempe partumante kun la alvensocio sufiĉe da referencoj, valoroj kaj kondutoj, por ebligi socian vivon same plenan kiel tiu de la membroj de la akceptanta komunumo.
  2. La Deklaracio konsideras, aliflanke, ke la asimiliĝo, nome la kulturiĝo de la personoj en la alvensocio tiel ke la originajn kulturajn karakterizojn anstataŭas la referencoj, valoroj kaj kondutoj propraj de la alvensocio, neniel estu trudita aŭ instigita, sed estu la rezulto de tute libera elekto.
[supren]

Artikolo 5

  1. La Deklaracio baziĝas sur la principo ke la rajtoj de ĉiu lingva komunumo estas egalaj kaj sendependaj de la jura aŭ politika statuso de ties lingvo, oficiala, regiona aŭ minoritata. Tiaj esprimoj kiaj regiona aŭ minoritata lingvo ne aperas en la Deklaracio ĉar ofte oni uzis ilin por limigi la rajtojn de lingva komunumo, eĉ se la agnosko pri lingvo kiel regiona aŭ minoritata povas ofte faciligi la plenumon de kelkaj rajtoj.
[supren]

Artikolo 6

  1. La Deklaracio rifuzas ke lingvo estas konsiderebla kiel propra de iu teritorio nur sub la preteksto ke ĝi estas la oficiala lingvo de la ŝtato, aŭ ke ĝi estas tradicie uzata sur la tiu teritorio kiel administracia lingvo, aŭ por kelkaj kulturaj aktivecoj.
[supren]

Ĉapitro II - Ĝeneralaj principoj

Artikolo 7

  1. Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj.
  2. Ĉiu lingvo estas realaĵo kolektive elfarita kaj ene de komunumo ĝi fariĝas ilo de koheremo, identigo, komunikado kaj krea esprimivo, disponebla por la individua uzo.
[supren]

Artikolo 8

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas organizi kaj administri siajn monrimedojn kun la celo garantii la uzon de sia lingvo en ĉiuj sociaj funkcioj.
  2. Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiaj necesaj iloj por certigi la transdonon kaj kontinuecon de sia lingvo.
[supren]

Artikolo 9

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas kodigi, unuecigi, konservi, disvolvi kaj promocii sian lingvan sistemon sen instigitaj aŭ truditaj perturboj.
[supren]

Artikolo 10

  1. Ĉiuj lingvaj komunumoj estas egalrajtaj.
  2. La Deklaracio konsideras neakceptebla ĉiun diskriminacion kontraŭ lingvaj komunumoj bazitan sur kriterioj kiel ĝia grado de politika suvereneco, ĝia socia, ekonomia kaj ajna situacio, aŭ la nivelo de kodigo, aktualigo aŭ modernigo atingita de ĝia lingvo.
  3. Por apliki la principon en la §1 estas uzenda ĉia rimedo necesa por ke la egaleco estu efektiva.
[supren]

Artikolo 11

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ambaŭdirektaj tradukrimedoj, por garantii la aplikon de la rajtoj indikitaj en la Deklaracio.
[supren]

Artikolo 12

  1. Ĉiu rajtas disvolvi sian publikan aktivadon en sia lingvo, se ĝi estas la lingvo propra de la teritorio kie li loĝas.
  2. Ĉiu rajtas uzi sian lingvon en la persona aŭ familia medio.
[supren]

Artikolo 13

  1. Ĉiu rajtas lerni la lingvon propran de la teritorio kie li rezidas.
  2. Ĉiu rajtas esti plurlingva, koni kaj uzi la lingvon plej adekvatan por sia persona disvolviĝo aŭ socia movebleco, sen damaĝo al la garantioj establitaj en la Deklaracio por la publika uzo de la lingvo teritorie propra.
[supren]

Artikolo 14

  1. La dispozicioj de la Deklaracio ne estas interpreteblaj aŭ uzeblaj kontraŭ ĉia plifavora normo aŭ kutimo antaŭvidita de internacia aŭ interna normaro pri la uzo de lingvo teritorie propra.
[supren]

Ĉapitro III - Ĝenerala lingva reĝimo

Ĉapitro III - Sekcio I - Publika administracio kaj oficialaj instancoj

Artikolo 15

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je la uzo de sia lingvo kiel oficiala sur la propra teritorio.
  2. Estas rajto de ĉiu lingva komunumo, ke la administraj kaj juraj aktoj, la privataj kaj publikaj dokumentoj kaj la enskriboj en la publikaj registroj faritaj en la lingvo teritorie propra estu validaj kaj efektivaj, kaj ke neniu pretekstu malkomprenon.
[supren]

Artikolo 16

  1. Ĉiu membro de lingva komunumo rajtas komuniki per sia propra lingvo kun la publikaj aŭtoritatoj aŭ kun la administracioj centra, teritoria, loka aŭ superteritoria, responsaj pri la teritorio de la koncerna lingvo.
[supren]

Artikolo 17

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi kaj akiri en sia lingvo ĉiun oficialan dokumenton utilan sur la teritorio de la koncerna lingvo, sur papera, informadika aŭ alia rimedo.
  2. Ĉiu formularo, modelo aŭ alia administra dokumento sur papera, informadika aŭ alia rimedo, estas disponigenda al la publiko en ĉiu lingvo teritorie propra, fare de la publikaj aŭtoritatoj, tra la instancoj kiuj priservas la koncernan teritorion.
[supren]

Artikolo 18

  1. Estas rajto de ĉiu lingva komunumo ke la leĝoj kaj aliaj juraj aktoj kiuj ĝin koncernas estu publikigitaj en la lingvo teritorie propra.
  2. La publikaj aŭtoritatoj kiuj en siaj jurisdikcioj havas pli ol unu lingvon teritorie historian devas publikigi en tiuj lingvoj ĉiujn leĝojn kaj ordonojn kun ĝenerala karaktero, sendepende de la fakto ke iliaj parolantoj komprenas aliajn lingvojn.
[supren]

Artikolo 19

  1. La reprezentaj Asembleoj devas oficiale uzi la lingvo(j)n historie parolata(j)n sur la reprezentata teritorio.
  2. Ĉi tiu rajto koncernas ankaŭ la lingvojn de la dise setlaj komunumoj menciitaj en la art. 1, §4.
[supren]

Artikolo 20

  1. Ĉiu rajtas uzi parole kaj skribe, en la justic-tribunaloj, la lingvon historie parolatan sur la teritorio kie tiuj situas. La tribunaloj devas uzi la lingvon teritorie propran en siaj internaj agoj. Se la jura sistemo de la ŝtato devigas la proceduron daŭri ekster la teritorio de kie originis la juĝato, la uzo de la origina lingvo estas konservenda.
  2. Ĉiukaze, ĉiu rajtas esti juĝata en lingvo por li komprenebla kaj parolebla, aŭ atingi la senpagan asiston de interpretisto.
[supren]

Artikolo 21

  1. Estas rajto de ĉiu lingva komunumo, ke la enskriboj en la publikaj registroj estu en la lingvo teritorie propra.
[supren]

Artikolo 22

  1. Estas rajto de ĉiu lingva komunumo, ke ĉiu notaria aŭ oficiala akto produktita de publika funkciulo estu redaktita en la lingvo teritorie propra kie deĵoras la publika funkciulo.
  2. III Sekcio II - Klerigado
[supren]

Artikolo 23

  1. Klerigado devas kontribui al la stimulado de la lingva kaj kultura esprimkapablo de la lingva komunumo en kies teritorio la instruado okazas.
  2. Klerigado devas kontribui al la konservado kaj disvolvado de la idiomo parolata de la lingva komunumo sur kies teritorio la instruado okazas.
  3. Klerigado devas ĉiam esti je la servo de la lingva kaj kultura diverseco kaj favori la starigon de harmoniaj rilatoj inter la diversaj lingvaj komunumoj en la tuta mondo.
  4. Konsiderante la supre diritan, ĉiu rajtas lerni ajnan lingvon.
[supren]

Artikolo 24

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas decidi kiom la propra lingvo estu uzata, kiel vehikla lingvo kaj kiel studobjekto, en ĉiu nivelo de klerigado sur la propra teritorio: infanĝardeno, deviga, meza, teknika kaj trejna lernejoj, universitato, konstanta edukado.
[supren]

Artikolo 25

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiuj homaj kaj materiaj rimedoj necesaj por atingi la deziratan gradon de ĉeesto de sia lingvo en ĉiu nivelo de klerigado sur la propra teritorio: oportune trejnitaj instruistoj, adekvataj instrumetodoj, manlibroj, financado, lokaloj kaj ekipaĵoj, tradicia kaj avangarda teknologioj.
[supren]

Artikolo 26

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al ĉiuj siaj membroj la plenan mastrumon de la propra lingvo, tiel ke ĝi estos uzebla en ĉiuj fakoj, samkiel la plenan posedon de ĉiu lingvo kiun ili deziras lerni.
[supren]

Artikolo 27

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al ĉiuj siaj membroj akiri konon pri la lingvoj ligitaj al la propra kultura tradicio, kiaj la literaturaj aŭ sanktaj lingvoj, iam kutimaj en la komunumo.
[supren]

Artikolo 28

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al siaj membroj akiri profundan konon pri ilia kultura heredaĵo (historio, geografio, literaturo ktp) samkiel la plej vastan konon pri kiu ajn kulturo kiun ili deziras ekkoni.
[supren]

Artikolo 29

  1. Ĉiu rajtas ricevi klerigadon en la lingvo teritorie propra kie li rezidas.
  2. Tiu rajto ne ekskludas la rajton akiri la parolan kaj skriban konon de ajna lingvo kiu servos al li kiel komunikilo kun aliaj lingvaj komunumoj.
[supren]

Artikolo 30

  1. La lingvo kaj la kulturo de ĉiu lingva komunumo devas esti stud- kaj esplorobjekto je universitata nivelo.
[supren]

Ĉapitro III - Sekcio III - Onomastiko

Artikolo 31

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas gardi kaj uzi sian onomastikan sistemon en ĉiuj fakoj kaj okazoj.
[supren]

Artikolo 32

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas uzi la toponimojn en la lingvo teritorie propra, ĉu parole ĉu skribe, en la privata, publika kaj oficiala kampoj.
  2. Ĉiu lingva komunumo rajtas starigi, gardi kaj revizii la aŭtoktonan toponimion. Ĉi tiu povas esti nek forigita, aliigita aŭ arbitre adaptita, nek anstataŭigita okaze de ŝanĝo en la politika konjunkturo aŭ alia ŝanĝo.
[supren]

Artikolo 33

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas difini sin per vorto en sia lingvo. Konsekvence ĉiu traduko al alia lingvo devas eviti terminojn konfuzajn aŭ pejorativajn.
[supren]

Artikolo 34

  1. Ĉiu rajtas uzi sian antroponimon en sia propra lingvo en ĉiuj fakoj, kaj rajtas je fonetika transskribo kiel eble plej fidela en alian sistemon, se tio montriĝus necesa.
[supren]

Ĉapitro III - Sekcio IV - Amaskomunikiloj kaj novaj teknologioj

Artikolo 35

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas decidi pri la grado de la ĉeesto de sia lingvo en la amaskomunikiloj de sia teritorio, tiel en la lokaj kaj tradiciaj kiel en la pli vastaj kaj teknologie modernaj, sendepende de la distribua sistemo aŭ de la elsendomaniero.
[supren]

Artikolo 36

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiuj homaj kaj materiaj rimedoj necesaj por garantii la deziratan gradon de ĉeesto de sia lingvo kaj de kultura memesprimo en la amaskomunikiloj de sia teritorio: oportune trejnita personaro, financado, lokaloj kaj ekipaĵoj, tradicia kaj avangarda teknologioj.
[supren]

Artikolo 37

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas ricevi, pere de la amaskomunikiloj, profundan konon pri sia kultura heredaĵo (historio, geografio, literaturo kaj aliaj manifestiĝoj de la propra kulturo) kaj ankaŭ, en kiel eble plej alta grado, pri ĉiu kulturo kiun deziras koni ĝiaj membroj.
[supren]

Artikolo 38

  1. La lingvoj kaj kulturoj de ĉiuj lingvaj komunumoj devas ricevi justan kaj nediskriminacian traktadon fare de la amaskomunikiloj de la tuta mondo.
[supren]

Artikolo 39

  1. La komunumoj priskribitaj en la art. 1, §3 kaj 4, de la Deklaracio, same kiel la grupoj menciitaj en § 5 de la sama artikolo, rajtas je justa ĉeesto de siaj lingvoj en la amaskomunikiloj de la teritorio kie ili setlas aŭ kien ili enmigras. La plenumo de ĉi tiu rajto devas harmonii kun la plenumo de la rajtoj de la aliaj lingvaj grupoj aŭ komunumoj de la teritorio.
[supren]

Artikolo 40

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je la informadikaj ekipaĵoj adaptitaj al sia lingvosistemo, samkiel je la iloj kaj produktoj en sia lingvo, por eluzi plene la potencialon kiun proponas tiuj teknologioj por la libera esprimo, klerigado, komunikado, eldonado, tradukado kaj, ĝenerale, la traktado de informado kaj la kultura disvastigo.
[supren]

Ĉapitro III - Sekcio V - Kulturo

Artikolo 41

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas uzi, gardi kaj fortigi sian lingvon en ĉiu kultura esprimo.
  2. La plenumo de ĉi tiu rajto devas plene disvolviĝi sen tio ke la spaco de la koncerna lingva komunumo estu submetata al hegemonia okupacio fare de fremda kulturo.
[supren]

Artikolo 42

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas plene disvolviĝi en sia propra kultura sfero.
[supren]

Artikolo 43

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas aliri la verkojn produktitajn en sia lingvo.
[supren]

Artikolo 44

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas aliri, per sufiĉa informado, interkulturajn programojn, kaj subteni agojn kiel la instruadon de la lingvo al fremduloj, tradukadon, dubladon, postsinkronizadon kaj subtitoladon.
[supren]

Artikolo 45

  1. Estas rajto de ĉiu lingva komunumo, ke la lingvo teritorie propra okupu prioritatan lokon en la kulturaj manifestiĝoj kaj servoj kiel bibliotekoj, videotekoj, kinejoj, teatroj, muzeoj, arkivoj, informadika produktado, folkloro, kulturaj industrioj kaj ĉiuj aliaj esprimoj de la kultura vivo.
[supren]

Artikolo 46

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas gardi sian lingvan kaj kulturan heredaĵon, inkluzive de ĝiaj materiaj manifestiĝoj, ekzemple dokumentejoj, monumentoj, arkitekturaj kaj artaj riĉaĵoj, kaj epigrafoj en sia lingvo.
[supren]

Ĉapitro III - Sekcio VI - Soci-ekonomia sfero

Artikolo 47

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas fiksi la uzon de sia lingvo en ĉiuj sociekonomiaj aktivecoj ene de sia teritorio.
  2. Kiu ajn membro de lingva komunumo rajtas disponi en sia lingvo je ĉiuj rimedoj necesaj por la plenumo de siaj profesiaj aktivecoj, kiel dokumentaj kaj referencaj verkoj, instrukcioj, modeloj, formularoj, informadikaj softvaro kaj hardvaro.
  3. La uzo de aliaj lingvoj en ĉi tiu sfero estas postulebla nur tiom, kiom la koncerna profesia aktiveco pravigas tion. En neniu kazo pli malfrue alveninta lingvo povas restrikti aŭ subpremi la uzon de la lingvo teritorie propra.
[supren]

Artikolo 48

  1. Sur la teritorio de sia lingva komunumo ĉiu rajtas uzi sian lingvon, kun plena jura valideco, en ĉia ekonomia transakcio, ekzemple aĉeto kaj vendo de varoj kaj de servoj, bankaj operacioj, asekuraj polisoj, laborkontraktoj kaj aliaj.
  2. Neniu klaŭzo en ĉi tiuj privataj aktoj povas ekskludi aŭ limigi la uzon de la lingvo teritorie propra.
  3. Sur la teritorio de sia lingva komunumo ĉiu rajtas disponi en sia lingvo je la dokumentoj necesaj por la realigo de la supre menciitaj agoj, ekzemple formularoj, ĉekoj, kontraktoj, fakturoj, kvitancoj, livernotoj, mendiloj kaj aliaj.
[supren]

Artikolo 49

  1. Sur la teritorio de sia lingva komunumo ĉiu rajtas uzi sian lingvon en ĉia sociekonomia organizo: labora, sindikata, entreprenista, profesia kaj gilda.
[supren]

Artikolo 50

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je prioritata ĉeesto de sia lingvo en reklamo, komercaj insignoj, signalaro kaj, ĝenerale, en la bildo de la lando.
  2. Sur la teritorio de sia lingva komunumo ĉiu rajtas ĝui en sia lingvo kompletan informadon, kaj parolan kaj skriban, pri la varoj kaj servoj proponataj de la komercaj firmaoj en tiu teritorio, ekzemple la uzinstrukciojn, etikedojn, listojn de ingrediencoj, reklamadon, garantiojn kaj alion.
  3. Ĉiu publika indiko pri la sekureco de la civitanoj estas esprimendaj en la lingvo teritorie propra kaj en kondiĉoj ne malsuperaj al tiuj de kiu ajn alia lingvo.
[supren]

Artikolo 51

  1. Ĉiu rajtas uzi la lingvon propran de la teritorio en siaj rilatoj kun firmaoj, komercaj entreprenoj kaj privataj instancoj, kaj esti atentata kaj respondata en tiu lingvo.
  2. Ĉiu rajtas, kiel kliento, konsumanto aŭ uzanto, ricevi en la establoj malfermitaj al la publiko parolan aŭ skriban informadon en la lingvo teritorie propra.
[supren]

Artikolo 52

  1. Ĉiu rajtas plenumi siajn laboraktivecojn en la lingvo teritorie propra, krom se la funkcioj koncernantaj la oficon postulas la uzon de aliaj lingvoj, kiel en la kazo de lingvoinstruistoj, tradukistoj, ĉiceronoj.
[supren]

Ĉapitro IV - Aldonaj dispozicioj

Artikolo 1

  1. La publikaj aŭtoritatoj en la respektivaj agadsferoj devas alpreni ĉiun oportunan decidon por apliki la rajtojn proklamitajn en la Deklaracio. Pli specife, internaciaj fondusoj estas destinendaj por helpi la plenumon de la lingvaj rajtoj por la komunumoj evidente malriĉaj. La publikaj aŭtoritatoj devas ekzemple doni la necesan helpon por la kodigo, transskribado kaj instruado de la lingvoj de la diversaj komunumoj, samkiel por ilia administra uzo.
[supren]

Artikolo 2

  1. La publikaj aŭtoritatoj devas zorgi ke la koncernaj povoj, organizoj kaj personoj estu informitaj pri la rajtoj kaj devoj fiksitaj de la Deklaracio.
[supren]

Artikolo 3

  1. La publikaj aŭtoritatoj devas antaŭvidi, kongrue al la valida leĝaro, la sankciojn aplikendajn en kazo de malrespekto kontraŭ la lingvaj rajtoj difinitaj de ĉi tiu Deklaracio.
[supren]

Ĉapitro V - Finaj dispozicioj

Artikolo 1

  1. La Deklaracio proponas la kreon de Konsilio de la Lingvoj sine de Unuiĝintaj Nacioj. La Ĝenerala Asembleo de UN devus responsi pri la starigo de tiu Konsilio, la difino de ĝiaj funkcioj kaj la nomumo de ĝiaj membroj, kaj pri la kreo de organismo de internacia juro taskita defendi la lingvajn komunumojn laŭ la rajtoj agnoskitaj en la Deklaracio.
[supren]

Artikolo 2

  1. La Deklaracio proponas kaj promocias la kreon de Monda Komisiono de Lingvaj Rajtoj, kun neoficiala kaj konsulta karaktero, konsistanta el reprezentantoj de NROj kaj aliaj lingvojuraj organizoj.
[supren]

Promulgita en Barcelono, la 6an de junio 1996

Esperanta Civito