Esperanta Civito

Prezidanto Mattos pri la Antaŭparolo


Kun granda atento mi legis en HeKo 313 2-A, 17 okt 06, la tekston Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento?, subskribitan de Perla Martinelli, ĉar ĝi tuŝas kelkajn punktojn, kiuj meritas respondon. Ŝia respondo estas nea, sed la argumentoj fragilaj.

La Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso: Kunsido de la 9-a de Aŭgusto 1905, nete deklaras [miaj grasaj literoj]: La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. La Bulonja Kongreso aprobis do ne la fundamenton de la lingvo, sed la verketon nomatan Fundamento de Esperanto, en kiu enas Antaŭparolo [p. V ? XI] kaj la tri aliaj partoj [p. 1 ? 178]...

Cetere, la Antaŭparolo mem disigas la dubon pri sia propra Fundamenteco [miaj grasaj literoj]: La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

Krome, al la baloto de nia unua UK estis prezentita la verketo, kies paĝo V [p. 43 de la eldono de A. Albault] montras en la unua linio la titolon de la libro kaj en la dua ĝian Antaŭparolon: Fundamento de Esperanto / Antaŭparolo.

Plej grava eraro tamen aperas en la sekvanta alineo de la teksto de ak. Martinelli: Kelkaj nuntempaj akademianoj opinias ke la antaŭparolo estas integra parto de la Fundamento. La ĉefa (fakte unusola) argumento de tiuj "prefacistoj" estas, ke sur la antaŭparolo baziĝas la aŭtoritateco de la Akademio, unuavice ties rajto decidi en ekskluziveco pri Oficialaj Aldonoj al UV.

Efektive, eĉ la Historio de Esperanto pravigas tian rajton de la Akademio de Esperanto, ĉar la du unuaj Oficialaj Aldonoj estis aprobitaj dum la vivo de Zamenhof sub la prezidanteco de Emile Boirac, kaj la unua unu jaron post la estiĝo de la Akademio: 1909 kaj 1914.

Sufiĉas tamen legi la paĝon 340 [fino de la dua kolumno] kaj la komenco de la sekvanta [unua kolumno] de la Enciklopedio de Esperanto, eldonita de Literatura Mondo en 1933: [340] En la unua UK en 1905 estis starigata ”Komitato simple lingva kun Dro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo”. [341] Laŭ propono de Z mem estis elektataj 102 membroj el 28 nacioj, kaj rektoro Boirac efektivigis direktadon de tiu L. K. En la 2-a UK en 1906 Z petis, ke la L. K., kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, restu kia ĝi estas, kiel definitiva komitato, kaj ke la prezidanto konservu sian postenon. En 1908 por forigi la malutilon de la granda nombreco de la L. K., la prezidanto proponis dispartigi ĝin, formante en ĝi konstantan superan komisionon aŭ Akademion. Per cirkulero la prezidanto sendis projekton de regularo, kiu estis akceptata de la L. K.-anoj kaj ne multe diferencas de la nuna alprenita en 1912.

Ni do facile komprenas, ke la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio estis ambaŭ kreitaj sub la kontrolo de Zamenhof, unua prezidanto kaj poste membro. Ne la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto legitimas nian Akademion, sed la du unuaj UK kun la konsento de la kreinto de Esperanto.

Geraldo Mattos, Prezidanto de AdE

Respondo de sen. ak. Perla Martinelli, LK-ano:

Elkoran dankon al kolego Mattos pro lia atento. Ŝajnas ke pri la plej lasta frazo mi povas konsenti kun li: "Ne la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto legitimas nian Akademion, sed la du unuaj UK kun la konsento de la kreinto de Esperanto." Kun li malkonsentas tamen la direktoro de la sekcio pri ĝenerala vortaro en AdE, laŭ kiu tiu aŭtoritato devenas de la Antaŭparolo, kiu estintus aprobita en Bulonjo kiel integra parto de la Fundamento. Do la debato eventuale daŭru inter kolegoj Mattos kaj Wennergren pri tiu specifa punkto. Analoge al kolego Wennergren, cetere, kolego Kolker asertis publike: "Venis la tempo pliĝustigi la nomojn de tiuj aldonoj: ne plu Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, sed Oficiala Aldono al la Fundamento". Pri tio evidente mi malkonsentas, ĉar AdE ne rajtas aldoni ion al la Fundamento, nur proponi aldonojn al la Universala Vortaro.

Diverĝo restas inter mi kaj kolego Mattos pri la signifo de la Deklaracio aprobita la 9an de aŭgusto 1905. En sia Antaŭparolo, Zamenhof pledas por la starigo de "aŭtoritata centra institucio", kiu estu kaj lingva kaj organiza aŭtoritato. Tiun koncepton Zamenhof enmetis en la Deklaracian proponon, kiun li mem verkis en sep artikoloj. La kvina el tiuj sep tekstis:

"Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto, decidas por ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista."

En Bulonjo Zamenhof mem rezignis pri la sepa artikolo (kiu iel rilatis al lia kolekto ĉe Hachette); sed la kongreso mem malaprobis la kvinan artikolon, jam en la rezolucia komisiono. Tio signifas ke la kongreso kontraŭis la esencon de la antaŭparolo: ekestis nek la organiza centra aŭtoritato, nek la lingva centra aŭtoritato, ĉar la Lingva Komitato estis aprobita nur kiel aro da kvazaŭ privataj konsilantoj de Zamenhof.

La antaŭparolo estus parto de la Fundamento, nur se la kongreso estus aprobinta la kvinan artikolon en la origina deklaracia propono.

Rilate al la konsisto de la Fundamento, en la antaŭparolo Zamenhof mem skribas: "La sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1) La 16-regula gramatiko; 2) la Universala Vortaro; 3) la Ekzercaro. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li (sic!)." kaj plue: "Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj."

Konkludo: la antaŭparolo ne estas parto de la Fundamento, ĉar: a) Zamenhof ne konsideris ĝin inter la tri Fundamentaj partoj; b) la esenca novaĵo el la antaŭparolo, nome la propono pri starigo de "aŭtoritata centra institucio", estis malaprobita de la kongreso.

 

[HeKo 314 8-A, 4 nov 06]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0532 s s