Esperanta Civito

Interlingvistiko kaj identeco en Estonio

Unua prelega tago en la konferenco pri interlingvistiko, kiu disvolviĝas en Estonio, apud la fama universitata urbo Tartu, kadre de la 48aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kun partopreno de fakuloj el diversaj landoj, sed publiko preskaŭ nur balta: litovoj, latvoj, finnoj kaj kompreneble estonoj. Aparte bedaŭrinda estas la malĉeesto de rusoj, krom la escepto de la filino de la forpasinta akademiano E. Bokarev.

En la hodiaŭa sesio de la konferenco, prezidata de prof. Madis Linnamägi el la Internacia Asocio de Interlingvistiko, la plej rimarkindaj estis la prelegoj de Valdas Banaitis, Michael Cwik kaj Giorgio Silfer. La unua havis precipe filologian intereson, la dua pritraktis la rolon de identecoj en multlingva Eŭropo, la tria enfokusiĝis plene pri la konferenca ĉeftemo "Interlingvistiko kaj identeco", analizante la funkcion de esperanto kiel identigilo. Tiun funkcion cetere menciis ankaŭ Michael Cwik en sia prelego.

C-ano Silfer longe kaj detale prezentis la sintenon de L. L. Zamenhof, interalie apogante sin al la bazaj dokumentoj zamenhofaj. Per la esprimo "interna ideo" la iniciatinto de esperanto indikis, kun religia kadro, la funkcion de la lingvo kiel mondperceptilo. Li ja sentis ke la lingvo ne estas nur komunikilo, kaj proponis por ĝi la identecon de homarano.

La publiko sekvis tre atente kaj faris demandojn, precipe pri la rilatoj inter Zamenhof kaj aliaj fenomenoj paralelaj al homaranismo (kiel framasonismo), sed ankaŭ pri la aplikado de la ideoj de Zamenhof fare de la Esperanta Civito.

La konferenco daŭros morgaŭ kun la anoncitaj prelegoj interalie de Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj de Zlatko Tišljar.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 511 2-B, 6 jul 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0589 s s