Esperanta Civito

Selektita kvino por eventuala Nobel-kandidateco


La membraro de la Esperanta PEN-Centro konsultiĝis pri la eventuala kandidatigo de esperanta verkisto al la literatura Nobel-premio, post la forpaso de William Auld, mem prezidinto de la Esperanta PEN.

Rilate al virinoj, Marjorie Boulton estas ĝenerale indikita kiel la plej talenta en poezia, dramaturgia kaj esea kampoj. Spomenka Ŝtimec estas ĝenerale indikita kiel la plej talenta novelistino kaj romanistino.

Rilate al viroj, estas la sekvaj indikoj: Miguel Fernández (poezio), István Nemere (noveloj kaj romanoj), Giorgio Silfer (dramaturgio kaj eseoj).

La selektita kvino de eblaj kandidatoj laŭ alfabeta ordo estas: Boulton (poeto, dramaturgo, eseisto -- 82-jara), Fernández (poeto -- 56-jara), Nemere (novelisto kaj romanisto -- 62-jara), Silfer (dramaturgo kaj eseisto -- 57-jara), Ŝtimec (novelisto kaj romanisto -- 57-jara).

El dua interna konsultiĝo fontis la nomo de la kandidat(in)o, kiu restas sekreta, pro regulo de la Nobel-Komitato ĉe la Sveda Akademio, rekte invitinta nian PEN-centron proponi kandidato(j)n.

El tria interna konsultiĝo fontos ankaŭ la nomo(j) de ne esperanta(j) verkisto(j), kiel eblaj kandidato(j) apogotaj de la Esperanta PEN.

[HeKo 315 5-B, 15 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0547 s s