Esperanta Civito

TEJO tute ne estas mortanta

Tutmonda Esperantista Junular-Organizo ne ricevos subvenciojn de Eŭropa Junulara Fonduso, kio kaŭzas gravan deficiton en ĝia buĝeto por 2013: praktike mankos duono de la kutimaj enspezoj, preskaŭ tridek el sesdek mil eŭroj.

La perdo de la subvencioj dependas de nova orientiĝo ĉe EJF, kiu destinas naŭ dekonojn de la financado al efektivaj junularaj organizoj kun propra jura personeco, kaj nur dekonon al organizoj kun junulara sekcio. Ĉi-lasta estas la statuso de TEJO, kiu estas jure nur branĉo de Universala Esperanto-Asocio. Tiu interna dependo estis ĝis nun oportuna precipe ĉar eblis blufi pri la nombro da oficistoj (indikante la dekduon de UEA en Roterdamo): ja por la Fonduso unu el la plej gravaj selektokriterioj estas la grandeco de la oficistaro.

En la aktivula kunveno de la eŭropaj landaj sekcioj de TEJO, hodiaŭ en Naŭmburgo, leviĝis la demando, ĉu finfine ne endas sendependiĝi de UEA, kaj kiuj estus al tio la obstakloj, krom la volo de la nuna ĝenerala direktoro, Osmo Buller. Efektive la malhelpo kiu venas de Buller ŝajnas pli ŝarĝita de la proceduro pri kiu li insistas (modifo de la statuto), kiu trenus la aferon dum longa tempo. Sed eblas aliaj interpretoj pri la procedura demando.

Aliflanke, la reguloj de EJF estas ŝanĝotaj dum 2013, kaj tial ne konvenas alpreni drastan decidon tro frue. Plia interesa ideo por preteriri la problemon aperis dum la debato: (...)

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 523 3-A, 31 dec 12]

La informada fako de TEJO komentarias:

Mi ĵus vidis ke aperis freŝa artikoleto pri TEJO ĉe la retejo. Dankon por informi ankaŭ la legantojn de HeKo pri la nunaj okazaĵoj en nia organizo! Estas tamen kelkaj malprecizaĵoj en la teksto, kiujn laŭ mi gravas korekti:

1. "nova orientiĝo ĉe EJF": EJF estas la Eŭropa Junulara Fondaĵo. Nia nuna situacio rilatas al la Eŭropa Komisiono, kiu funkciigas la tut-eŭropan programon Junularo en Agado ("Youth in Action"). Kadre de tiu ĉi programo estas proponataj pluraj subvenci-ebloj, inkluzive tiu administra kies ne-plu-akireblo estas la nun diskutata.

2. "eblis blufi pri la nombro da oficistoj (indikante la dekduon de UEA en Roterdamo)" -- en ĉiuj niaj petoj ni indikis nur procentaĵon de laborhoroj de kvar oficistoj el CO, kies laboro rilatas rekte ankaŭ al TEJO, do ĝenerala direktoro, librotenisto, sekretario kaj redaktoro de Jarlibro. Se sumi tiujn procentaĵojn, tio egalos al laborhorkvanto de nur unu homo. Do, ne temas pri blufo -- ni neniam diris ke ĉiuj oficistoj de CO laboras plentempe por TEJO!

3. "la obstakloj, krom la volo de la nuna ĝenerala direktoro" -- mi pensas ke tio estas maljusta frazo. Dum la kunsido de TEJO-estraro antaŭ nelonge en Roterdamo, mi ekhavis la impreson ke al Osmo mem tute egalas ĉu TEJO estas integra parto de UEA aŭ sendependa organizo. Kion li klarigis estas la formala procedo kiun TEJO devos paŝi, se ni deziros plene disiĝi de UEA; kaj en la nuna situacio tio jes ja postulas modifon de la Regularo de UEA (aldone al la modifo de laŭjura enskribo en la Nederlanda registro pri asocioj) -- do, tute ne temas pri volo de ĝenerala direktoro, sed pri la état de fait.

Mi ĝojos se vi povos ĝustigi la artikoleton en HeKo, rilate ĉi tiujn tri punktojn. (mi imagas laŭ la noto ke aperas/os ankaŭ pli ampleksa artikolo en Heroldo de Esperanto, sed ĉu tiu estas plu korektebla, mi ne scias.)

Feliĉan novan jaron!
Sergeo, estrarano de tejo pri informado

La redakcio sincere dankas pro la komentario kaj kore reciprokas la bondezirojn.
La frazo en 3 estis publike dirita de iu aktivulo (ne nuna TEJO-estrarano). La sinteno de s-ro Buller estis efektive klarigita kaj dampita de TEJO-estrarano, kaj pri tio HeKo raportas adekvate: "Efektive la malhelpo kiu venas de Buller ŝajnas pli ŝarĝita de la proceduro pri kiu li insistas (modifo de la statuto), kiu trenus la aferon dum longa tempo."

La frazo en 2 rezultas el sciigo donita de TEJO-estrarano, kiu klare komparis la dekduon de UEA/TEJO al la sola unuo se temus pri TEJO. Li mem ne uzis la vorton "blufi", sed la sciigo estis tiel komprenebla.

Sen. Anna Bartek komentarias:
Se TEJO bezonas nur unu plentempan UEA-oficiston kiel sian, TEJO povas fariĝi sendependa de UEA. Havi unu solan plentempan salajratan oficiston ne estus granda problemo por TEJO mem, se ni konsideras la subvencion de Eŭropa Unio.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0573 s s