Esperanta Civito

Oracio honore al Ljubomir Trifonĉovski

La valencia artisto Jozefo Piquer [Piker'] lasis al ni, krom belaj skulptaĵoj en Madrido, ĉi tiun aforismon: "La morto estas tiel certa pri sia fina venko, ke ĝi koncedas al ni la avantaĝon de tuta vivo". Sed la sagaco de Piquer maltrafis, rilate al nia amiko Ljubomir Trifonĉovski: li mortis en la tago de Kristnasko 2013a, apenaŭ 55-jara. Kiel eŭropano li rajtus esperi plian dudekon da jaroj. Dudekon da jaroj ŝtelitan al ni ĉiuj. Sed almenaŭ konsolas nin mediti, pri kiom multe li donis al ni dum sia tamen ne longa vivo, eĉ malpli longa ol tiu de la frue mortinta Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Civitano Ljubomir Trifonĉovski lernis esperanton kiel adoleskanto, en tiu aĝo konvena por konkludi, ke "la adolto estas la daŭrigo de la knabo". Ekde tiu aĝo li "fidelis nian lingvon, verŝajne pli ol la ceterajn amojn", kiel decas al poeto. Poeto Ljubomir ne estis, sed certe poeziplenan koron li havis. Esperanta ido de la plej entuziasma esperantisto el Vraco, la karmemora civitano Bojĉo Mladenov, Ljubomir Trifonĉovski kreskis en la arta vivo. Li iĝis pupteatra dramaturgo, beletristo, publicisto. Sian entuziasmon por arto li transdonos al junulo, al civitano Jordan Slavejkov.

Entuziasma signifas "plenigita de dio". Kaj tia povis aspekti civitano Trifonĉovski: atenta, aktiva, eĉ trakurita de interna tensio. Al siaj geamikoj li ne ŝajnis nervoza, sed kompleze zorgema. Kun spuroj da humuro, treditaj en la filigrano de sia karaktero. Elturniĝema kaj sindonema. Tiuj kvalitoj kaŭzis ke li, relative frue orfa kaj sen gefratoj, tamen neniam estis efektive sola, sed ĉirkaŭata de geamikoj. Same kiel hodiaŭ, la 27an de decembro 2013, en ĉi tiu trista adiaŭa tago, en la antikva tombejo de Vraco.

Ljubomir Trifonĉovski estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de sia urbo kaj sia lando en Esperantio, kaj reciproke unu el la plej elstaraj reprezentantoj de Esperantio en Vraco kaj Bulgario. Lia bulgareco kaj lia esperantianeco ne estis disigeblaj, sed en intima kunplekto laŭ transnacia perspektivo. Civitano Trifonĉovski estis aŭtenta transnaciulo, kaj tial aŭtenta raŭmisto. Al tio helpis lin ne nur la elano de literaturisto, sed ankaŭ la konoj pri la historio de la lasta jarcento, konoj surprize profundaj.

Lia aktiveco en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kulminis en 1993, per la sukcesa realigo de Internacia Junulara Kongreso, ĉi tie en Vraco, kunlabore kun la tiama stabo de Bulgara Esperanto-Junularo, konsistanta el liaj geamikoj aŭ gelernintoj. Tri jarojn poste li transprenis la ĉefredaktadon de "Literatura Foiro", la plej prestiĝa kultura revuo en esperanto. Li gvidis la redakcion dum dek ok jaroj, produktante cent ok numerojn: la du lastaj, kompletige al la jarkolekto 2013, atendas en presejo.

Prepare al sia ĉefredaktoreco, Ljubomir Trifonĉovski staĝis plurfoje en Milano kaj Ĉaŭdefono, zorge de LF-koop kaj KCE. Tiuj restadoj estis feliĉaj parentezoj en lia, bedaŭrinde ne tre longa, vivo. Ekde 1998 li havis pliajn agrablajn spertojn, kiel reprezentanto de la esperanta literaturo en la PEN-mondkongresoj, de Varsovio ĝis Helsinko. En la Esperanta PEN-Centro li estis elektita kiel sekretario en 2005: li estis retiriĝonta fine de 2013, post tri sinsekvaj mandatoj.

Civitano Trifonĉovski estis unu el la pioniroj de la Esperanta Civito, la nova organiza modelo por Esperantio. Elektite en 2001 kiel vickonsulo apud konsulo Walter Zelazny, li estis denove vickonsulo ekde 2012, apud konsulino Marie-France Conde Rey. Dum la unua mandato li ligis sian nomon al la leĝo pri la civitana registro kaj al tiu pri la parlamentaj elektoj, dum la dua mandato li jam plibonigis la bibliotekan integritan sistemon.

Li forpasis plenuminte siajn taskojn: la jarkolekto de "Literatura Foiro", la mandato kiel PEN-sekretario, kaj aliaj minoraj sed ne malgravaj engaĝoj, inkluzive de la zamenhofa festo en Vraco, en kies loka esperanto-komunumo li estis ĉiam aktiva. Kaj li forpasis eble survoje al la plej granda agnosko: tiu de Konsulo de la Esperanta Civito. Lia kandidateco mankos en 2016.

Restas al ni la agrablaj rememoroj de lia kunesto, la dek ok jarkolektoj de "Literatura Foiro", la verkoj, artikoloj, prelegoj. Eble ankaŭ teatroterminaro, je kiu li estis donanta la lastajn tuŝojn, verko kiu firmigus lian prestiĝon en la historio de la esperanto-teatro, apud aliaj prestiĝaj bulgaraj geaktoroj kaj reĝisoroj.

Kara Ljubomir, vin adiaŭas la Konsulo de la Esperanta Civito, la Civitaj Kapitulo kaj Parlamento, la kooperativo de Literatura Foiro, la redakcio de "Literatura Foiro", Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista en Svislando kaj, inter la multaj, via amiko Giorgio Silfer kaj lia edzino Perla Martinelli.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(24 Requests)
  PHP: 0.0768 s s 
  Total: 0.0958 s s