Esperanta Civito

Literatura Foiro 270 esee abundas


Estas riĉa de eseoj la ĉi-jara aŭgusta numero de "Literatura Foiro", akurate aperanta danke al la laboro precipe de c-ano Carlo Minnaja, ĉefredaktoro, kaj c-ino Perla Martinelli, grafika redaktoro.

Pro la kovrilo, dediĉita al la romano de Paulo Coelho kie rolas esperantisto, la brazila tradukisto Carlos Valle (nenia rilato kun la redaktoro de la UEA-organo) eseas pri "La alkemiisto". La dojeninon de nia literaturo, Marjorie Boulton, gratulas Carlo Minnaja per panoramo pri ŝia aktiveco. László Radacsy kaj Giorgio Silfer celebras nian hungaran aŭtoron Sándor Szathmári, forpasintan antaŭ kvardek jaroj. Kaj ankoraŭ Carlo Minnaja eseas, amble kun Juan Régulo Pérez.

Se kvardekjara jubileo, Brazilo kaj Esperanto rekuniĝas en longa kaj ekskluziveca konfeso de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia: la tuta vero pri Bona Espero.

Ekster Esperantio, sed kun rilato al ĝi, verkas André Cherpillod: "Charles Péguy kaj la Virina Trinitato"; Tomasz Chmielik pri belorusa literaturisto, Sokrat Janowicz; Giorgio Silfer pri la lasta filmo de Andrzej Wajda, dediĉita al Lech Walesa; Humphrey Tonkin pri la japana artisto On Kawara.

Liriko originalas per poemoj de Nicolino Rossi, Eŭgeno Leonidoviĉ kaj Radojca Petroviĉ. Dum poezie filozofas Massimo Acciai. Kaj pri la poeta debuto de Josip Pleadin recenzas Till Dahlenburg, dum la lastan verkon de Davide Astori recenzas Nicola Minnaja.

Pri kio estas kristanismo elstare debatas Vinko Oŝlak, recenzisto, kaj Gerrit Berveling, aŭtoro. Al iliaj vidpunktoj suplementas esploro de Armando Zecchin.

"Literatura Foiro" estas la organo de LF-koop, kiu ĝin posedas, eldonas, administras, sed ankaŭ de Esperanta PEN-Centro, kies lasta Asemblea debato en Budapeŝto trovas ankaŭ sian lokon.

La prestiĝa kaj enhave altnivela revuo estas abonebla (aŭ provekzemplere mendebla) ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 563 5-B, 1 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0543 s s