Esperanta Civito

LSP-kursoj ekde 2016 en Svislando


La Komitato de Kultura Centro Esperantista decidis dum sia kunveno 20 novembro 2015 proponi, pere de siaj delegitoj ĉe la Civita Forumo, aldonan amendon al la direktivo Muhlemann: enkonduki la nivelon D ĉe la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

Tiu nivelo respondos al LSP (Lingve Specifa Praktiko), laŭ kursoj pri faka lingvouzo. La unua tiuspeca kurso okazos en Ĉaŭdefono, 10-14 aŭgusto 2016, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer. Ĝi pritraktos la juran lingvaĵon en esperanto, kun praktikaj ekzercoj: redaktado de protokoloj, rezolucioj, normigaj dokumentoj; retorika preparo; profundigo de la jura leksiko; faka terminologio ĉe internaciaj organizoj (precipe Eŭropa Unio). Lingva nivelo postulata por partopreno: prefere C-grado, sed almenaŭ nivelo B2.

La kurso estos utila por funkciulo de supernacia esperanto-organizo, speciale por la stabanoj de la Civitaj legacioj kaj la kandidatoj al la Civita Parlamento.

La Komitato komisiis c-anon Daniel Muhlemann (kiu intertempe akceptis) helpi por la kompilado de komparaj, ofte statistikaj dokumentoj pri la lingvotesta situacio en Eŭropo, kun specifa rilato al Svislando. KCE fakte estas la sola institucia membro de ALTE en Svislando, kaj ĝuste pri Svislando ofte mankas indikoj, kiel en la ĵusa studo pri la postulataj lingvodiplomoj okaze de eniro, rezido kaj ŝtataniĝo.

[HeKo 585 8-B, 23 nov 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0574 s s