Esperanta Civito

TEJO-prezidanto pri la retgazeto de Kniivilä


David-Emil Wickström, prezidanto de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, respondis al demandoj pri la retgazeto ĉefredaktata de s-ro Kalle Kniivilä.

Kian rolon laŭ vi mia retgazeto (*) havas en la Esperanto-gazetaro?
Nun bedaŭrinde preskaŭ klaĉgazeto.

Kiel la rolo de mia retgazeto laŭ vi ŝanĝiĝis dum la pasintaj kvar jaroj?
En la komenco ĝi por mi estis pli serioza gazeto kiu strebis doni alternativon al la oficialaj movadaj novaĵoj kaj pro tio mi eklegis ĝin. Sed nun la nivelo malaltiĝis kaj ĝi iĝis pli kiel la tiel nomataj flavaj gazetoj kun ŝokaj titoloj kaj parte ne bone esplorita enhavo.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj fortoj kaj mankoj de mia retgazeto?
La forto estas ke ĝi provas kovri tion, kion la kutimaj movadaj gazetoj ne kovras, kiel problemoj en la movado kaj fuŝoj. La manko estas ke la artikoloj estas parte fakte eraraj, kaj ŝajne ne ĉiam la redaktoroj kontaktas la koncernajn personojn por informoj. Temas pri aferoj pri kiuj vi ne demandas, sed simple supozas aŭ prenas de aliaj fontoj – ekzemple pri la jura sendependeco de TEJO, kiam vi skribis ke ĝi estis enterigita de Heming [ĵus antaŭa prezidinto] – tio estas fakta eraro, ĉar ĝi estis sufiĉe alta sur la laborplano de Heming. Nur post kiam mi skribis al vi pri tio vi ŝanĝis tion.
(fino de la intervjuo)

S-ro Kniivilä neniam estis objektiva raportisto, interalie, pri la iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, sed lia "profesieco" osciladis inter tendenceco, proksimumeco kaj rekta mensogado.

Jen lasta ekzemplo, el la sama artikolo al kiu reagas la TEJO-prezidanto:

En oktobro 2004 la nova organizaĵo "Feminisma Esperanta Movado" en sia unua kunsido decidis aliĝi al la Esperanta Civito – kaj deklari la redaktoron de Libera Folio "persona non grata" pro malplaĉaj kritikaj aritikoloj de "Libera Folio" pri la nova organizaĵo kaj pri ĝia intenco aliĝi al la Civito.
(Kalle Kniivilä)

Proksimumeco:
a) ne temis pri "kunsido" sed pri la fonda Asembleo;
b) oni ne aliĝas al la Civito, sed al la Pakto.

Mensogo:
c) la Asembleo ne okazis en oktobro 2004, sed en aŭgusto 2004;
d) ne la Asembleo, sed la Komitato de FEM deklaris s-ron Kniivilä "persona non grata", en oktobro 2004, kun preciza rezolucio kaj klaraj subskriboj.

Tendenceco:
e) s-ro Kniivilä neniam proponis intervjuon al la FEM-gvidantinoj;
f) post telefona interparolo kun la tiama ĉefredaktorino de "Femina" li kunkudris fragmentojn de respondoj laŭ propra mistifiko;
g) li tiom insistis por ke du el la kunfondontoj de FEM (gecivitanoj Kaiser) reprenu sian respondon favore al la Pakto, ke ĉi tiuj rifuzis al li la aperigon de la intervjuo mem, kaj publike difinis lin "praktikanto de porkoĵurnalismo" – kion, pli metafore, la TEJO-prezidanto aludas per la esprimo "flava gazeto".

(*) En la originalo aperas la titolo de la skandalisma retgazeto, legebla ankaŭ poste en ĉi tiu komuniko. Sen la anstataŭigo, la legonto komprenus ke la demandojn faris HeKo mem, kio ne estas vera.

[HeKo 328 1-A, 12 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0615 s s