Esperanta Civito

KCE entute rezignas pri la HdE de Lexus


Kultura Centro Esperantista mendis kolektivan abonon ĉe Lexus en Brazilo, por la jaroj 2017 kaj 2018 de "Heroldo de Esperanto". Sed dum 46 semajnoj KCE ricevis stoke nur unu numeron. Tial KCE delonge rezignis pri la jaro 2018, kaj hodiaŭ ĝi rezignas pri la ceteraj dek unu numeroj de HdE en 2017, se supozi ke Lexus eldonos papere la tutan jarkolekton.

"La ricevado de la jarkolekto 2017 de HdE kongruas kun la aperigado de KCE-rubriko. Tial ke KCE rezignas ricevadi la jarkolekton 2017, malkongruas sendi materialon por KCE-rubriko. Bonvolu ne plu atendi tiun materialon, kaj ne plu sendi HdE-numerojn al KCE" skribis al Lexus la Komitato de KCE, aldonante: "Se vi estas honesta, vi ĝiros al KCE la sumon (660,- CHF) kiun vi ŝparas je la afranko pro la ne okazontaj ekspedoj. Se vi bezonas fakturon, KCE sendos ĝin. Alimaniere, nia korespondado ĉesas ĉi tie".

Pro la ne aperado de HdE, KCE lanĉis propran informan organon "La eta heroldo de KCE", akurate eldonitan jam per naŭ numeroj (el papero), kun monata ofteco.

Pro la nesolventeco de Lexus, laŭ kontrakto LF-koop reprenos la proprieton de "Heroldo de Esperanto" ekde Novjartago 2018. Abonantoj por 2017 bonvolu sin turni nur al Lexus pri la ĉi-jara kolekto.

(HeKo 665 1-B, 17 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0562 s s