Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto

Trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo, fondita de Teo Jung en Kolonjo, 1920 (sub la nomo "Esperanto triumfonta"). HdE aperis ĉiusemajne en la intermilita periodo, kaj ĉiutage dum UK en Kolonjo, 1933 (nur sepdek jarojn poste, dum SAT-kongreso en Ĉaŭdefono, ĝi ree aperos ĉiutage). Modere favora al la Pariza centralo, relative antagonisma kaj al UEA kaj al la laborista movado, HdE pretervivis dum tri jaroj la nazian ondon, sed en julio 1936 la Tria Regno konfiskis la presejon kaj definitive fermis la redakcion. Teo Jung, migrinte kun la edzino al Nederlando, refondis la gazeton, kiu fariĝis organo de Internacia Esperanto-Ligo, naskita el la ĝenerala secesio el UEA.

Post la milita paŭzo HdE reaperadis, kiel duonmonata sed fakte jam trisemajna, daŭre en Nederlando, daŭre sub la gvido de Teo Jung, daŭre relative antagonisma al UEA, interalie subtenante la atistojn en la povokonflikto, kamuflita per lingva demando, konata kiel la ATA/ITA-batalo. La sintenado kontraŭa al UEA aperis plej evidente post la transpreno de la redaktora stirilo fare de Ada Fighiera Sikorska en 1962. HdE fariĝis la opozicia gazeto, konstante batalanta kontraŭ Ivo Lapenna, ĝis lia retiriĝo en 1974. Poste la gazeto subtenis la novan reĝimon en UEA, tamen ree kritika kontraŭ la "burokrata aparato", precipe per pikaj artikoloj de Gian Carlo Fighiera, kiu eĉ demisiis de la estraro de UEA post nur sesmonata mandato.

En 1996 la gazeto estis vendita, kun la librostoko, al LF-koop, kaj la redaktadon transprenis Perla Martinelli (ĝis la numero 2000), poste Stano Marĉek (dum du jarkolektoj). Perla Martinelli konstante prizorgas la grafikon ekde 1997. Ekde 2002 Marie-France Conde Rey estas la dua redaktoro. Ekde 2009 la ĉefredaktoro estas c-ino Aneto Muhlemann, la kongresa redaktoro estas sen. Dieter Rooke.

Sub la nova posedanto HdE (daŭre sendependa religie kaj politike) fariĝis vere sendependa de la tradicia E-movado, prezentante la vidpunkton de ĉiuj partioj. La redakcio de HdE partoprenis en la fondo de la Esperanta Civito (2 junio 2001).

Detaloj pri la transdono de HdE

La 17an de julio 1996 la asembleo de la asocio "Heroldo de Esperanto" aprobis unuanime proponon de sia prezidanto, s-ro Gian Carlo Fighiera. La asocio konsistis el nur kvin personoj: ges-roj Fighiera, Chiarovano kaj Concina (preskaŭ ĉiuj nun ne vivas). Per tiu akto HdE, kun kvin lernolibroj kaj ĉiuj eldonrajtoj pri la ceteraj titoloj (ekde 1920), eniris novan proprieton: tiun de Itala Interlingvistika Centro (IIC), prezidata de sen. Tiziana Rogora. La ŝanĝo de proprieto estis kondiĉita al la pago al s-ro Fighiera de sumo kiu ne superos naŭ milionojn da italaj liroj (ĉ. 4.500 eŭroj).

En septembro 1996 IIC transdonis ĉiujn proprietajn rajtojn al LF-koop, escepte de la itala lernolibro kaj de la HdE-biblioteko, kiujn LF-koop preferis lasi en Italio.

Promesinte prizorgi la administradon de la gazeto ĝis la fino de 1998, s-ro Fighiera haltis jam en decembro 1996. La administrado kaj promociado transiris entute al LF-koop, okaze de renkonto inter li kaj la direktorino de LF-koop, Judit Felszeghy, 29-30 nov 96. La produktado transiris entute ekde la n-ro 2:1997: la unua numero estis la lasta en Torino presita, sed jam el Svislando ekspedita.

S-ro Fighiera petis aliĝon al LF-koop en 1996, eĉ kandidatiĝis al la Administra Komitato (ne estis elektita). Pro kontraŭstatutaj agoj li estis eksigita per unuanima decido de la Asembleo, 4 aprilo 1998.

Ada Fighiera Sikorska estis ĉiam en bonaj rilatoj kun la diversaj raŭmismaj iniciatoj: interalie ŝi aliĝis, kiel profesia publicisto, al la Esperanta PEN-Centro, kies asembleon ŝi aktive partoprenis en Belinzono (ĵus aniĝinte, 1993) kaj Gdansko (1994).

La tiama HdE volis financi la produktadon de "Dekamerono", sed retiriĝis pro la altaj kostoj.

La bonajn rilatojn inter ges-roj Fighiera kaj la medio de LF-koop atestis kelkaj vizitoj en Torino, laste de Perla Martinelli en majo 1996. Tiam estis nenia suspekto pri la fulme (re)trafonta malsano: s-ino Fighiera estis plananta sian viziton al la monumento pri la polaj armeanoj en Montecassino, kiel ĉiujare. Okazis ankaŭ interparolo pri tio, kio iĝos la Pakto por la Esperanta Civito.

Kiel fartis kaj kiom kostis finance HdE en 1996 ?

Laŭ indikoj de s-ro Fighiera, post kelkjara deficita stato HdE sukcesis ekvilibrigi siajn financojn nur en 1995. En tiu jaro ĝi enspezis ĉ. 22.000 eŭrojn pro abonoj kaj ĉ. 750 eŭrojn pro librovendoj; estis tiam profito de ĉ. 4.000 eŭroj, formanĝita de la antaŭa deficito.

S-ro Fighiera liveris liston de 1.370 abonantoj, el kiuj 973 normalaj, 216 aeraj, 181 orienteŭropaj, 85 dumvivaj aŭ senpagaj. La orienteŭropaj estis grandparte tra Esperantotur kaj tuj forvaporiĝis, ĉar ne efektivaj. Efektivaj pagintoj estis maksimume milcento.

IIC pagis al s-ro Fighiera en itala valuto ĉ. 1360,- svisajn frankojn pro la itala lernolibro: stoko, filmoj, originaloj kaj rajtoj. Krome IIC pagis la kostojn pro la kamiona transporto de la HdE-biblioteko kaj de malnovaj HdE-numeroj stokitaj ĉe s-ro Fighiera, de Torino al Cernusko (Milano), kie situis la Biblioteko de Interlingvistiko. IIC pagis al s-ro Fighiera en itala valuto 5.250,- germanajn markojn pro la ceteraj libroj (el kiuj unu estis preskaŭ elĉerpita: Edistudio represos ĝin sen la aŭtora konsento). Tiun ĉi sumon LF-koop repagis al IIC. LF-koop transprenis la ŝuldon pro la dumvivaj abonoj: nun ĉ. 40, kio estas kalkulebla je 2.000 CHF jare, nome 20.000 ĝis fino de 2006.

Laŭ la supraj, la transpreno kostis ĝis 2006 ĉ. 26.000 svisajn frankojn.

Pri kelkaj metropolaj legendoj

Laŭ Johano Rapley, Gian Carlo Fighiera, vizitante La Kvinpetalon, rakontis, ke "Giorgio Silfer akiris de Ada (lia edzino, la redaktorino) jam sur sia [=ŝia] mortolito en la hospitalo ŝian subskribon pri transdono de la redaktado kaj regado de Heroldo. Kontraŭ la volo de GCF. Onidire Silfer poste rakontante al amikoj triumfe kunfrotis la manojn, dirante «nun ni havos Heroldon!»."

Almenaŭ tri eraraj asertoj. Unue: s-ino Ada Sikorska enhospitaliĝis en majo 1996, kaj d-ro Silfer renkontis ŝin lastfoje en februaro 1996 okaze de prelego pri la centjariĝo de la E-teatro, ĉe la Torina E-Centro. Due: s-ro Fighiera mem iniciatis la transdonon de HdE kaj konvinkis sian societon. Trie: kunfrotado de manoj ne estas raŭmisma, sed finvenkisma kutimo.

S-ino Michela Lipari povas atesti ke "dum la praga kongreso en 1996, kiam Ada jam estis tre malsana, kvankam oni klopodis ne diskonigi la informon al kongresanoj, la plej aktivaj movadanoj interkonsultiĝis ĝuste pri la pluapero de HdE kaj kiam mi forveturis de Prago estis konata (inter ni) la nomo de homo preta surpreni la redaktorecon. Kun tiu informo mi (tiam ĝenerala sekretario de UEA) revenis al Italio kaj la 7an de aŭgusto mi estis en Torino, sed bedaŭrinde ĝuste tiun tagon Ada lasis nin ĉiujn kaj tiam mi aŭdis pri la transdono al Silfer".

Almenaŭ du rimarkoj. Unue, ne okazis transdono al Silfer, ĉar en julio 1996 la gazeto estis akirita de establo, en kies estraro Silfer eĉ ne estis. Due, pri la interesiĝo de UEA, tiele s-ro Fighiera skribis al la tiama prezidanto, s-ro LEE Chong-Yeong, la 27an de novembro 1996: "Kun vi mi ĉiam trovis vojon al dialogo, kvankam neniam el tio naskiĝis konkretaj fruktoj. Mi estas certa, ke la nova redakcio rilatos al UEA pli korekte ol UEA ofte rilatis al mi dum multaj jaroj. Interalie, apenaŭ menciinde ke direktoro de la CO [Buller] ofendis min en publika dokumento, sendita ankaŭ al gazeto, sen ke iu ajn estrarano malsolidariĝu de tiu ago. (...) Venontjare mi eniros en mian 50an jaron de esperantista agado. Espereble, UEA ne forgesos tion".

S-ino Sikorska neniam pensis pri HdE post si, ĝis la lastaj tagoj, kiam ŝi ekkonsciis pri la baldaŭa fino kaj aliĝis al la propono de sia edzo transdoni ĉion al la itala filio de LF-koop. S-ro Fighiera ne havis alian solvon en la kapo, sed certe li diris al kiuj li neniam transdonus: pluraj povas atesti pri lia profunda malfido al s-roj Casini/Edistudio, Szilvási/Eventoj kaj Buller/CO de UEA. Pro tioma malfidemo, s-ro Fighiera volonte akceptis la neskribitan klaŭzon, ke la interkonsento pri la transdono de HdE estu diskonigita nur post UK en Prago.

Esperanta Civito