Esperanta Civito

Roterdamo kun buĝeto, sed Fettes sen plejmulto


Alarma sonorilo por la nuna Estraro de Universala Esperanto-Asocio, okaze de la ĵusa baloto pri la prokrastita buĝeto 2018. La Komitato aprobis la rekorde deficitan buĝeton (truo de 140.000 eŭroj!) per 27 voĉoj poraj, 10 kontraŭaj kaj 10 sindetenaj (kaj 15 ne voĉdonis). Tio signifas ke prezidanto Fettes havas la plimulton, sed ne la plejmulton en la Komitato. Alivorte, sen la voĉoj de la estraranoj mem la estrara propono ne superus 50 procentojn de la 62-opa elektantaro. Temas pri "venko de Pirho".

Kontraŭ la buĝeto (kaj do la estraro) sin esprimis plej laŭte Renato Corsetti kaj Edvige Ackermann Tantin. Pli modere, sed ne favore, pluraj gekomitatanoj, inkluzive de du kiuj vartas ambicion por prezidontiĝo. Prezidanto Fettes devis lanĉi ideon por aprobigi la buĝeton: "la Komitato akceptu la nunan buĝeton sub la kondiĉo, ke ĝis la fino de marto la Estraro revenu kun ĝisdatigo pri la financa situacio kaj konkretaj proponoj pri redukto de la deficito? Tio montrus la ĝustan sintenon flanke de la Komitato: emfazon pri la bezono de ŝanĝoj, sed akcepton de la reala situacio en nia administrado, kiu postulos tempon por formuli praktikajn paŝojn".

La opozicio, pere de d-ro Corsetti, kontraŭproponis la starigon de komisiono por reekvilibrigo de la financoj. Sed la Komitato efektive sin esprimis nek pri la ideo de Fettes nek pri la propono de Corsetti: ili nur influis psikologie ĉe la voĉdonado pri la buĝeto, same kiel aliaj emociaj konsideroj, kiel persona amikeco, timo pro nekonataj sekvoj kaj, ne laste, la roterdamemo -- nome la neceso elspezi por ripari la tegmenton de la jam 130-jara domo en Nieuwe Binnenweg 176.

El ĉiuj financaj aktoj la buĝeto estas la malplej fidinda por analizi la staton de ajna administracio: la diagnozon oni faras ne per la estonto, sed per la estinto, nome la spezkalkulo kaj la bilanco de la finita jaro. Sed la aprobo de buĝeto rajtigas la administranton enŝuldigi la administraton, nome tuŝi la kapitalon. La malpermeso proponi deficitan buĝeton malaperis ĝuste dum la Fettes-prezidado, per decido de la Komitato, tiam plejmulte kaj ne nur plimulte favora.

[HeKo 666 4-A, 2 dec 17]

La redakcio aldonas:
Ŝajnas ke la baloto ne estis sekreta, ĉar nordeŭropa skandalgazeto (aŭ ĉu ĝi havas spionon en la UEA-retsistemo?) ĵus listigis la nomojn de la opoziciuloj: kontraŭ la buĝeto voĉdonis gekomitatanoj Pietrzak, Calienes, Maurelli, Klawe, Hýblová, Mandirola, Buller, Corsetti, Tantin Ackermann kaj Grundström. Sin detenis gekomitatanoj Åkerlund, Wandel, Keefe, Weidmann, Steele, Grosjean, Huurman, Raola, Wang kaj Kóródy.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0642 s s