Esperanta Civito

La prezidanto de UEA pri Tibeto


La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, defendas la agreson de Popola Ĉinio kontraŭ Tibeto. Jen lia koncerna komuniko en publika diskutlisto, datita 14 julio 2007:

Mi kredas, ke Tibeto vivis sub la feŭda regado de la Dalajlamao kaj de lia monaĥaro. La afero estis ankoraŭ pli malbona, en la senco ke temis pri teokratio, alivorte regado en la nomo de dio, kiu neniel estis renversebla de la normala popolo per demokratiaj metodoj, tio estas per voĉdonado. Se iu pensas, ke tio ne estas vero, li-ŝi bonvolu liveri pruvojn.

Mi agnoskas ke Ĉinujo invadis Tibeton per la forto. Aliflanke, se ĝi ne estus farinta tion, eble Hindujo kiel reprezentanto de Usono estus farinta tion. Aliflanke, kiel okazis en ĉiuj centr-aziaj landoj la invado fare de komunisma lando signifis ankaŭ progreson. Homoj komencis manĝi kaj viziti lernejojn. Vi devas kompari Uzbekistanon de antaŭ 50 jaroj kun la nuna, unuflanke, kaj Nepalon en la samaj periodoj, por vidi la ŝanĝiĝojn.

Kelkaj diras: sed ĉu popoloj ne rajtas evolui laŭ sia propra ritmo? Kaj se ili estas sub feŭda reĝimo, ili mem devos forigi ĝin laŭgrade. Jes, sed en la reala mondo la afero ne funkcias tiel.

Ni prenu la kazon de la irakanoj, kiuj vivis en sia sistemo kaj evoluis laŭ siaj ritmoj. Venis la usonanoj kaj decidis, ke ili devas tuj transiri al la libereco kaj demokratio. En la reala mondo, ĉiam estas iu, kiu provas eksporti ion, ĉu socialismon ĉu kapitalismon (ĉi tiu lasta estas nomata demokratio en la televidoj).

Mi mem pensas, ke estas pli bone eksporti socialismon. Pro tio mi ne tiom ekscitiĝas pri la invado de Tibeto. Aliaj pensas ke eksportado de kapitalismo estas pli bona, kaj pro tio ne hezitas uzi fremdan invad-armeon por ŝanĝi la situacion en lando, kiel Somalujo, kiu ĵus rekomencis evolui laŭ sia ritmo.

Ni rigardu al alia situacio: Afganujo. Jes, Soveta Unio perforte invadis ĝin kaj komencis sendi knabinojn al lernejoj. Usono poste reinvadis ĝin kaj vidu kiu estas la situacio nun.

Se Tibeto estus liberigita de la Dalajlamo, ĝi fariĝus ankoraŭ pli terura loko ĉar al la teokratio aldoniĝus la usona merkata sistemo.

Ĉiu elektu siajn batalojn, sed ĉiu sciu por kiu li batalas.

Amike
Renato Corsetti


* * * * *
Komentario de c-ano Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito:

La invado fare de Popola Ĉinio estis ago kontraŭa al la internacia juro, simile al la agreso de la faŝisma Italio kontraŭ Abisenio, de la stalina Rusio kontraŭ Finnlando kaj de la hitlera Germanio kontraŭ Norvegio. Tiuj agoj malrespektas la principon de la memdeterminado de la popoloj.

La argumentado de Corsetti, kiu tiel certas (ne donante pruvojn) ke Hindio invadus Tibeton, se Popola Ĉinio ne farus tion, memorigas tiun de nazioj, kiuj asertis, ke Britio invadus Norvegion, se Germanio ne farus tion.

Corsetti opinias ke Popola Ĉinio eksportis "socialismon". Preter la demando, kio estas socialismo, restas la problemo de la uzo de perforto. La nova maldekstro en Esperantio ne aprobas la utiligon de perforta metodo por "eksporti" ajnan ideologion. Tial ĝi ankaŭ kondamnas operacojn kiuj venas el alia kampo.

Dalai-Lama neniam havis imperiisman kaj ekspansiisman ambiciojn. Se manko de tiuj ambicioj (kiuj male karakterizis la potencan najbaron) estas sinonimo de "subevoluo" (sed ĉu vere la tibeta popolo malsatis, sub Dalai-Lama?), la "subevoluo" estas bonvena. La evolumodeloj de kapitalismo kaj de komunismo, kun ĉiuj negativaj konsekvencoj unuavice kontraŭ la medio kaj la esprimlibero, ne estas mia idealo.

[HeKo 334 5-A, 19 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0532 s s 
  Total: 0.0652 s s