Esperanta Civito

Alparolo ĉe la Mondfederisma Kongreso 2007

Sinjoro Prezidanto, Aŭtoritatoj, Gesinjoroj,

En la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, lanĉita en Lomeo la 14an de aprilo 2006, ni trovas liston de originalaj valoroj de la esperanto-kulturo. Inter tiuj valoroj estas la rajto de ĉiu popolo je la memdeterminado laŭ neperfortaj metodoj. De ĉi tiu rajto la ĝeneva Edmond Privat, esperantlingva amiko de Gandhi, estis heroldo en Eŭropo.

Por Edmond Privat la idealo de la politika unuiĝo de la mondo en federa strukturo estis kuplita al la principo de la memdeterminado de la popoloj. Tio kondukis Edmondon Privat batali, dum kvindek jaroj, favore al aferoj tre misestimataj de la samtempuloj: la sendependeco de Pollando jam en 1912, tiu de Hindio jam en 1925, tiu (bedaŭrinde tre sanga) de Alĝerio jam en 1955.

Aliflanke, ĉi tiu kuplo inter la memdeterminado de la popoloj kaj la unuiĝo de la mondo laŭ federa sistemo konis plurajn antaŭulojn. Sufiĉas mencii la nomon de Giuseppe Mazzini, kun Giovine Europa, fondita en Berno en 1834.

Mondo federe unuiĝinta sen respekto por la memdeterminado de la popoloj estus kiel korpo sen animo. La monda federeco devas iri trans la naciŝtatoj, kiuj estas la konsistigaj elementoj de UN. Ni ne povas forgesi la popolojn kiuj ne havas ankoraŭ voĉon en la UN-kapitulo: la indiĝenaj popoloj de Ameriko, la popoloj vivantaj diaspore, la popoloj submetitaj al fremda potenco, kiel la tibeta popolo.

En sia sesdekjara aktiveco, la Monda Federisma Movado atingis konsiderindajn rezultojn, precipe en komparo kun siaj rimedoj. La epoko de globaliĝo metas novan defion: ne plu sufiĉas lukti por struktura reformo, necesas reveni al la defendo de la memdeterminado de la popoloj.

Necesas ankaŭ redifini, kio povas esti popolo. Ne nepre komunumo radikiĝinta en teritorio. Kio igas aron da homoj popolo, skribis Renard, tio estas la rememoro pri la aferoj kune faritaj kaj la deziro fari pliajn kune.

Aksite sur komuna lingvo, la esperantlingva komunumo estas ankaŭ popolo, ekde kiam ĝiaj membroj komprenas havi ankaŭ komunan destinon kaj komunan transnacian identecon.

La Esperanta Civito, kiu aspiras esti subjekto de internacia juro, estas ĉi tie por omaĝi al via kongreso kaj via aktiveco, kiel inspira fonto por nia propra federa strukturo.

Gesinjoroj, bonvolu akcepti miajn plej korajn bondezirojn.

Giorgio Silfer, Konsulo

Ĝenevo, 28an de aŭgusto 2007

(originalo en la franca)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(24 Requests)
  PHP: 0.0677 s s 
  Total: 0.0817 s s