Esperanta Civito

Responde al oftaj demandoj

Kiom kostas la aliĝkotizo por la Esperanta Civito?
Ne ekzistas aliĝkotizo: la esperanta civitaneco estas senpaga (kaj principe dumviva), sed nur la personoj kiuj scipovas esperanton rajtas akiri ĝin.

Se mi volas peti la esperantan civitanecon, kion mi faru?
Unue, vi devas paroli esperanton. Poste, vi turnas vin al establo aliĝinta al la Pakto, por ke ĝi peru vian petskribon al la Registra Instanco. Se via patr(in)o aŭ edz(in)o jam havas la esperantan civitanecon, tiu parenc(in)o mem povas peri vian peton.

Kion signifas "scipovi esperanton"? Ĉu necesas havi diplomon?
Perante vian petskribon, la establo aŭtomate garantias pri via lingvokono (vi ja devas kompreni la normojn en la Civito). Se la establo mensogus pri via lingvokono, estus grava problemo por ĝi. Por la parenca civitaniĝo necesas havi lingvodiplomon de nivelo A2, aŭ ekvivalenta.

Mi estas abonanto de revuo aliĝinta al la Pakto, respektive studento de paktinta lernejo, respektive membro de landa esperanto-asocio aliĝinta al la Pakto. Ĉu tial mi estas aŭtomate civitano?
Tute ne. Por havi la esperantan civitanecon necesas peti ĝin individue, libere kaj spontane.

Se mi volus eksiĝi de la Civito, kiel mi faru?
Vi sendas leteron al la Kortumo, kiu verdiktos pri via statuso. Eblas, ke la Kortumo ne konsentas tuj: ekzemple, se vi havas ŝuldojn al alia civitano, vi unue devos pagi tiujn ŝuldojn.

Mi dezirus scii kion signifas la Esperanta civitaneco, laŭ praktika senco. Ĉu civitanoj havas vere du civitanecojn?
Kiu akiras la Esperantan civitanecon, tiu aldonas ĝin al sia(j) civitaneco(j).

Ĉu la civitanoj devas pagi impostojn al la Esperanta Civito?
Ne. Ili pagas nur pro la servoj kiujn ili eventuale mendas de la Civito. Krome, ili havas rabatojn kadre de la Mutuala Rabata Sistemo. Se ili rezignas pri tiuj rabatoj, la koncernaj sumoj fariĝas dismoj, favore al la Civito.

Ĉu la servoj de la Civito kostas egale en Okcidenta Eŭropo kaj en Afriko?

La Civito indicas la koston de siaj servoj laŭ la kvar areoj en la statistiko de la Monda Banko. Ekzemple la legitimilo kostas 24 eŭrojn en la areo 1 (kun okcidenta Eŭropo), 12 en la dua, 6 en la tria kaj 3 en la kvara (kun la afrikaj evolulandoj).

Ĉu la Civito estas oficiale rekonata per la oficialaj ŝtatoj (ekzemple, ni havas ĉi tiu civitanecon en nia oficiala pasporto)?

La civitanoj havas propran legitimilon: ĝi estas la sola dokumento valida por rekonigi sin kiel Esperantan civitanon, fare de kiu ajn. En tiu legitimilo la informoj devas koincidi kun tiuj en la naciŝtata pasporto.

Kio estas pli trafa esprimo: mi estas esperanta civitano / mi havas la Esperantan civitanecon ?

Mi havas la esperantan civitanecon, do mi estas Esperantiano.

Kion signifas "subsidua"?
Subsidueco estas unu el la fundamentaj principoj de la federismo. Tial la Konstitucio en sia art. 1, par. 2 diras: "La strukturoj de la Esperanta Civito estas subsiduaj al la strukturoj de la establoj kiuj aliĝis al la Pakto." En centralismo, la centra aŭtoritato regas ĉion, kaj eventuale delegas al la periferio kelkajn povojn. En federismo, la centra aŭtoritato havas nur tiujn povojn kiuj ne povas esti plenumataj de la unuopaj federitaj partoj mem: ekzemple la poshto, la armeo, la valuto; kutime neniam la deviga klerigo. La Civito ne estas ŝtato, sed ĝi aplikas tiun federisman principon: konkrete, la Kapitulo ne rajtas dikti al paktintoj kion fari, ekster la Pakto, la Konstitucio kaj la komune aprobitaj direktivoj. Reciproke, la paktinta establo ne rajtas atendi intervenon de la Kapitulo (ekzemple por sanigi financan deficiton), ekster la cititaj normaroj. La subsidueco interalie garantias la eventualan neŭtralecon de la paktintoj. Indas rimarki, ke dum la unuaj jaroj de la Civito la principo de subsidueco aplikiĝas per la komisio al la paktintaj establoj pri specifaj agadsferoj lanĉitaj de la Civito: ekzemple la LingvoTesta Sistemo estis atribuita al KCE, anstatau krei novan strukturon dependan de la Kapitulo.

Kial la Civitanoj ne multe aktivas en la interreto?
Ekzistas pluraj stud- kaj diskutlistoj en la domajno @esperantio.net -- ekzemple, tiel afrikanoj studas esperantologion, aŭ zamenhofologoj brile kunlaboras. Kutime, oni evitas la listojn ĉe Google kaj Yahoo, ĉar la koncernaj kompanioj kontribuas al la denuncado de politikaj disidentoj. Krome, en Esperantio kvincento da yahoo-listoj estas kontrolataj de nur unu persono: ĝuste tial dum du semajnoj la tuta UEA-retsistemo paneis, ĉar Yahoo suspektis pri spamegado.

Kial la malsamaj grupoj de la Senato ne havas TTT-ejon por diskonigi siajn programojn?
La politikaj programoj estas publikigitaj en speciala numero de "Heroldo de Esperanto", kiun la kvestoro (parlamenta kasisto) luas antaŭ la elektoj por la Senato. Efektive ili povus aperi ankaŭ en www.esperantio.net (sed ĉi tiu retejo plenritme funkcias nur de tri jaroj).

Kial la establoj ne havas TTT-ejon por informi pri si mem kaj la Esperanta Civito?
Pluraj establoj havas propran paĝon en www.esperantio.net, tiucele. Aliaj havas ankaŭ proprajn retejojn. 
 
Kial ne permesi tute rektan komenteblon je HeKomunikoj?
Estas respondo en http://www.esperantio.net/index.php?id=1069 

Kiel funkcias la balotsistemo?
Estas respondo en http://www.esperantio.net/index.php?id=1201

Esperanta Civito