Esperanta Civito

"La lingvo serena" Verko de la Jaro

Plebiscita rezulto favore al "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson (eldonis Edistudio), kiun pli ol 50% de la balotintoj elektis "La Verko de la Jaro 2007". La 800-paĝa libro enhavas ankaŭ eseojn, sed la laŭron la abonantaro de "Literatura Foiro" asignas nur pro poezio, do la elekto premias Ragnarsson la poeton; tio ne signifas aŭtomate, ke lia talento de poeto superas tiun de recenzisto, kvankam probable tiel estas. Efektive nia literaturhistorio memoros la islandanon kiel poeton (originalan kaj tradukan) multe pli ol kiel eseiston.

Kiel okazis por "En barko senpilota" de William Auld, "La lingvo serena" celas kunmeti la tutan originalan verkaron de unu aŭtoro. Tamen, rilate al poezio, ne temas nur pri la kunigo de "Ŝtupoj sen nomo" (1959) kaj Esploroj" (1974): aperas relative multo da ne eldonitaĵoj, kiuj igas la poetan itineron atentinda ne nur retrospektive. Ja estus eraro pensi, ke la abonantaro de "Literatura Foiro" asignis la PEN-premion nur honore al la kariero.

Baldur Ragnarsson debutis antaŭ kvindek jaroj en la poezia sulko plugita de Kolomano Kalocsay per "Ebria ekvatoro", kaj plu de Arthur Dawson Foote, William Auld, Marjorie Boulton. Lia unua poemaro "Ŝtupoj sen nomo" estis ja salutita de Clelia Conterno Guglielminetti kiel "la lasta paŝo" por eniri "la landon de l' mistero, de l' hermetiko". Sed la esperanta poezio alvenis al tiu evolustadio tre malfrue kompare kun la nacilingvaj: hermetismo restis kurtsezona fenomeno, elĉerpita jam en la 1970aj, eĉ antaŭ la malmalica reago (aŭ reakcio, laŭ liaj diskreditantoj) de Johàn Valano. Ne hazarde, post "Esploroj" pasis pli ol tridek jaroj, ĝis la nuna, tria poemaro de Ragnarsson.

La esperantlingva hermetismo, kies lastaj pintaj figuroj estis Ragnarsson kaj de Kock, esence kriziĝis ĉar ĝi ne sukcesis plene asimili la hermetan esprimidealon, laŭ kiu vorto anstataŭas frazon. Kroĉante sin al elementoj de kontraŭfundamenteco, kiel en elizio aŭ artikolita prepozicio (ĉe Edwin de Kock), niaj hermetistoj kultivis futurismon pli ol hermetismon: ne dudekjara, sed kvardekjara malfruo (aŭ malavano). Tiurilate "La lingvo serena" donas la okazon esplori la evoluon de poeto post la sperto en iama avangardo kaj longa ekstera (nur ekstera) silentado.

"La lingvo serena" redonas al la publiko poeton de la fora nordo, tiu nordo kiu multe kontribuis, interalie per "Norda Prismo", al la montevidea renesanco. Ĝi ankaŭ eligas aŭtentan poeton el la tunelo kien la involucio postkaloĉaja (kun sia piĉisma ekstremo) pelis unujn; tunelo tiel malhela kiel la funelo kien la reago antikaloĉaja (kun sia bonlingvisma ekstremo) faligis aliajn.

Trans la propra valoro, "La lingvo serena" estas ankaŭ sukcesa merkata operaco, kombino de eldona kompetento kaj premgrupa apogo (EVA). Tio eble montras transiron el epoko de aŭtoroj markitaj per (lingva) ideologia orientiĝo al epoko de verkistoj sponsoritaj de komerca (kaj frakcia) pegazo.

(Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN)

[HeKo 356 9-B, 18 maj 08]







Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0572 s s