Esperanta Civito

Deklaro sojle de la milito en Irako

La Esperanta Civito, kiel politika subjekto esprimita de la Esperantlingva komunumo,

rememorinte ke la hodiaŭaj totalismaj reĝimoj, kiel tiu de Sadam Husejn, estas tiel danĝeraj kiel la hieraŭaj, ekzemple tiuj de Hitler aŭ Stalin, kontraŭ la libero kaj la feliĉo de la popoloj, kaj ke ili estas nature malamikaj al komunumo kiel la Esperantlingva, portanta la valorojn de libera komunikado, paca kunekzistado, respekto por la etnolingvaj minoritatoj kaj por la Homa digno;

emfazinte ke milito estas eksa rimedo, kiu solvas la problemojn de politiko tiel malbone kiel sklavismo povus solvi la problemojn de ekonomiko, kaj ke samtempe pacifismo estas sterila rimedo, se ĝi ne taksas prioritata la respekton por la rajtoj de la popoloj kaj de la Homo;

konstatinte ke la politika delegitimigo de Ligo de Nacioj, fare de la agresa strategio de pluraj totalismaj potencoj (nome Germanio, Japanio, Italio kaj Sovetunio en la 1930aj), preludis al la dua mondmilito;

zorgante pro la fakto ke la sama procezo de delegitimigo startis kontraŭ UN, eĉ fare de potencoj kun longa demokratia tradicio, nome la anglosaksaj;

invitas ĉiun Esperantianon reaserti sian kosmopolitan identecon, super la falsaj patriotismoj kaj trans la novaj geopolitikaj dividoj, kiuj povus esti aparte doloraj kaj nocaj al la rilatoj inter diversaj civilizoj;

rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn je la servo de la interpopola dialogo, kontraŭ la etna kaj religia maltolero, por la disvastigo de kulturo de paco.

Prof. D-ro Walter Zelazny,

La Konsulo nome de la Senato de la Esperanta Civito, la 15an de marto 2003

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0570 s s