Esperanta Civito

Invito al la Kataluna Kongreso de Esperanto


Plezure mi invitas vin partopreni la 34an Katalunan Kongreson de Esperanto, okazontan en Sabadell la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.

La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ­ antaŭ­manĝo, la semajnfinon antaŭ­ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.

Ĉi-jare la kongresa prelegaro ĉefe turniĝos ĉirkaŭ­ la temo "Esperanto kaj tutmondiĝo: perspektivoj por la estonto". La kongreso celas aparte atenti pri la celoj de esperantismo en mondo pli enplektiĝanta ekonomie, kulture, lingve, ideologie kaj loĝe, tamen atentos ankaŭ­ aliajn temojn por doni pli grandan diversecon al la prelegoj. Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la partopreno de la barata lingvisto Giridhar Rao, gastinstruisto ĉe la universitato de Hajderabado kaj ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato.

Ni ankaŭ­ deziras atentigi kongreseron al iel alia interlingvo: la muziko. Krom programero pri muziko kun la partopreno de la diskeldonisto Floreal Martorell kaj la esperanto-muzikistoj Alejandro Cossavella kaj Martin Wiese (kaj certe Kajtielpluanoj ĉeestos la eventon). Vespere Martin Wiese kaj Alejandro Cossavella koncertos.

Ankaŭ­ elstaras en la distra programo la dancigo de internaciaj popol-dancoj far la danc-instruisto Mon Cardona kaj la kvalita teatraĵo de Tuluza Teatra Trupo.

Rilate al gastigado, oni povas helpi vin trovi gastejon aŭ­ hotelon. Ĉi-jare amasloĝejo estas antaŭ­vidata. Pliaj informoj kaj aliĝilo ĉe  www.esperanto.cat .

Mi esperas vin retrovi en Sabadell venontdecembre. Intertempe, agrablan esperanto-somerumadon! Kore salutas

Ferriol Macip i Bonet
Kataluna Esperanto-Asocio*

* KEA ne estas aliĝinta al la Pakto, sed kolektiva membro de LF-koop, paktinta establo. [NdlR]

[HeKo 359 1-B, 19 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0542 s s