Esperanta Civito

Esperanto-verkistoj en la unua WALTIC

Delegacio de la Esperanta PEN-Centro oficiale partoprenas en la unua WALTIC, la Internacia Kongreso de la Literaturaj Tradukistoj inaŭgurita hieraŭ en Stokholmo. La delegacion gvidas la nova prezidanto de la Esperanta PEN, sen. Perla Martinelli, kaj konsistigas ankaŭ senatanoj Jarl Hammarberg, Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer.

La kongreson mem organizas la Sveda Verkista Unuiĝo, prezidata de Mats Söderlund. Inter liaj kunlaborantoj, je nivelo de stabo disdonanta la programfoliojn al la partoprenantoj kaj gastoj, estas ankaŭ esperantlingvano: s-ro Gunnar Gällmo.

Ĉe la inaŭguro, kiu intermeze agrablis per la laponkanta Trio Moivi, la sveda filantropino, antropologino kaj eldonistino Sigrid Rausing enfokusigis la celon de ĉi tiu kongreso, jam anoncitan de prezidanto Söderlund: lanĉi rezolucion favore al: a) kresko de alfabetigo kaj literaturumo en la mondo; b) gardado de esprimlibero; c) fortigo de la aŭtoraj rajtoj. La reprezentantoj de la esperanto-literaturo estas studantaj la dokumenton, por decidi pri eventuala subskribo.

Krom la Sveda, nur la Esperanta PEN kapablas partopreni per oficiala delegacio. Samtempe la Gazetara Servo akceptis oficialan akreditivon por la periodaĵoj "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina". Krome, miniekspozicio pri la traduka ĝenro en esperanto estas vizitebla: fakte la sola, ekster tiuj muntitaj de la LKK kaj alia de la Kembriĝa universitato.

En WALTIC ĉeestas tricento da tradukistoj kaj verkistoj el naŭdeko da literaturoj. Male ol en la PEN-mondkongreso, ekzistas nur unu laborlingvo: la angla, kiu estas la plej ofte uzata en literatura kaj scienca tradukado.

[HeKo 359 9-B, 30 jun 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0603 s s