Esperanta Civito

Pri la Esperanta Panteono (Lex Bertilia)

Art. 1 (Difino)
Konforme al la art. 8 de la Konstitucio, por honori la memoron pri la plej meritaj por la esperanta popolo estas starigita la Esperanta Panteono (poste: panteono).
 
Art. 2 (Situo) 
La panteono situas en la urba kremaciejo de Ĉaŭdefono, arkitektura ĉefverko inaŭgurita en 1909, fama pro la secesia stilo.

Art. 3 (Strukturo)
§ 1. La panteono konsistas el urnoj, niĉoj kaj cenotafoj, laŭ la sepultaj normoj de la municipo.
§ 2. La urnoj estas rezervitaj al la plej meritaj por la esperanta popolo, kiujn la Esperanta Civito agnoskas per dekreto de la Konsulo aŭ de vickonsulo tiucele delegita.
§ 3. La niĉoj estas asignitaj al tiuj kiuj mendas ilin tra la Kapitulo, laŭ la entombigaj normoj de la municipo. Al tiuj normoj aldoniĝas la esperanta civitaneco de la persono je kies nomo la niĉo estu dediĉita.
§ 4. La cenotafoj estas asignitaj laŭ la sama proceduro valida por la niĉoj, sed ne necesas la esperanta civitaneco.

Art. 4 (Memortago de Ĉiuj Pioniroj)
§ 1. Funebra ceremonio, honore al la plej meritaj por la esperanta popolo, okazas en la panteono ĉiujare la 14an de aprilo, aŭ en la plej proksima feritago.
§ 2. Okaze de la supra ceremonio estas dediĉitaj eventualaj novaj urnoj.
§ 3. Similaj ceremonioj povas okazi ĉie en la mondo, la 14an de aprilo aŭ en la plej proksima feritago, laŭ libera iniciato de paktinta establo aŭ individua civitano.
§ 4. Se la entombigo devas okazi baldaŭ post la morto de la koncernato, eblas elekti alian tagon por la dediĉo, interkonsente kun la familio.

Art. 5 (Financa klaŭzo)
§ 1. La apliko de ĉi tiu leĝo okazas per la tarifoj pagitaj de la mendintoj, liberaj donacoj kaj subvencioj.
§ 2. La spezojn pro la panteono administras la Civita banko, tra la kvestora konto.

[La Senato aprobis dum la parlamenta sesio en Bruselo, 25 julio 2008]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(24 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0605 s s