Esperanta Civito

Vangofrapo al Madrido

Kiel antaŭvidite, la Universala Kongreso de Esperanto en 2011 okazos en Eŭropo. Tamen la urbo elektita de UEA ne estas Madrido, sed Kopenhago. La jeso al la mirinda Kopenhago sonas ankaŭ kiel bedaŭrinda rifuzo al la propono de la madrida magistrato.

Specife la decido kontraŭa al Madrido lezas la personan prestiĝon de la nuna prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio: li aparte engaĝis sin, jam kiel vicprezidanto, favore al sia urbo kiel UK-sidejo; restas lia tasko komuniki la rezulton al la urbaj aŭtoritatoj kaj laŭeble klarigi ĝin. S-ro Pedro Hernández ĝis nun ne komentariis oficiale la decidon de UEA.

Universala Esperanto-Asocio ne klarigis la motivojn de la elekto. Ili povas esti diversaj: de pli granda konfido al la surloka laborteamo ĝis tempa distanco el la lasta UK en la koncerna lando. Efektive, en Danlando la lasta UK okazis en 1975, dum en Hispanio en 1993. Estas rimarkinde, ke al UK en Madrido mankis la aktiva apogo de iuj madridanoj, interalie s-ro Jorge Camacho Cordón, kiu ankoraŭ hodiaŭ memorigis publike, ke "Siatempe mi skribis, ke mi ne aparte emas al okazigo de UK en Madrido. Tamen, se aliaj deziras organizi ĝin, en ordo. Por mi estas ankaŭ en ordo la nuna elekto fare de UEA; tiaj aferoj okazas en la vivo."

Ĉiukaze, la malelekto de Madrido signifas maltrafi la ŝancon historie ripari la problemon de la alta patroneco de la samurba kongreso, en 1968.

[HeKo 399 2-A, 6 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0603 s s