La Kultura Semajnfino de KCE ankaŭ pri alfabetoj
La Kultura Semajnfino 30 septembro — 1 oktobro 2006 de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, pri la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, okupiĝos ankaŭ pri la lasta propono de la Sekcio pri Prononcado de la Akademio (gvidanto d-ro Probal Dasgupta).