Pri la transnaciaj festotagoj
La Konsulo,
la Vickonsulo pri internaj aferoj,
la Vickonsulo pri financoj,
nome de la Senato
dekretas
1) Per la vorto “transnacia festotago” oni indikas tagon ekster sabato kaj dimanĉo kiam stabano, ie ajn, rajtas ne deĵori. Kaze de deĵoro dum tia tago eblas rekupero dum labortago aŭ tago indikita en la punkto 5 (kvina) de ĉi tiu dekreto.
2) La transnaciaj festotagoj povas esti universalaj, ekvivalentaj (al la kvar konstituciaj festotagoj), prioritate rekuperaj, geografie liberaj.
3) Universalaj festotagoj estas: 1a de Januaro (Novjartago), 6a de Januaro (Epifanio), Vendredo kaj Lundo de Pasko (laŭ la gregoria kalendaro), 1a de Majo (Festo de la Laboro), 1a de Novembro (Ĉiuj Sanktuloj), 25a kaj 26a de Decembro (Kristnasko aŭ Julo).
4) Ekvivalentaj festotagoj estas la ĵaŭdo de Pasko (anstataŭ la 14a de Aprilo), la lundo de Pentekosto (anstataŭ la 2a de Junio), la 15a de Aŭgusto (anstataŭ la 10a de Aŭgusto), la 8a de Decembro (anstataŭ la 15a de Decembro), pro la supozo ke en niaj Konstituciaj festotagoj stabano estas okupita (pro ceremonio, Zamenhofa festo, elektoj ktp) kaj tial rekuperas la tagon aŭtomate en fiksa dato.
5) Prioritate rekuperaj estas kelkaj fiksaj tagoj por rekuperenda semajnfino. Temas pri la 8a de Marto, la 12a de Oktobro (nur se la stabano estas tiam en Hispanio aŭ Latin-Amerika lando) la 24a kaj la 31a de Decembro.
6) Geografie liberaj estas la regiona/kantona festotago: 28a de Februaro (se la stabano estas tiam en Andaluzio) aŭ la 1a de Marto (se aliloke); kaj la nacia festotago, kiu koincidas kun la lando kie situas tiam la stabano (se en Svislando la 1a de Aŭgusto, se en Hispanio la 6a de Decembro, se en Hungario la 15a de Marto, ktp).
7) Se dum misio stabano decidas preni tagojn de libertempo (inkluzive rekuperon), ili ne estas konsidereblaj kiel parto de la financa traktado en misio.
8) La dekreto aplikiĝas eksperimente dum du jaroj kaj estas revizienda surbaze de la spertoj. La koncernataj stabanoj bonvolas tuj komuniki eventualajn malkongruojn (ekzemple pro la Paska dato en kristane ortodoksaj socioj).
legite, aprobite, subskribite.
Riichi Karibe, Konsulo,
la 25an de majo 2022