Esperanta Civito

Publika konfeso pri kulpo en kalumnia kampanjo

En lastatempa artikolo legebla diversloke en la reto, Gonçalo Neves skribas pri la prezidinto de la Esperanta PEN-Centro, c-ano William Auld:

Tamen post kelkaj jaroj niaj vojoj disiĝis. Kiam mi publikigis satiran recenzon pri "La Manto", pseŭdonima verko de Aldo de’ Giorgi koncernanta kelkajn gravajn movadulojn (precipe Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli), Auld sendis plendleteron al la redakcio de "Monato", en kiu li komunikis sian suspekton ke oni komplotas kontraŭ la fama itala paro, kun kiu li tiam havis tre bonajn rilatojn. Sekve, li demisiis de sia ofico kiel redaktoro de la literatura fako de tiu magazino. Tiam niaj rilatoj – kiuj jam antaŭe iĝis iom malvarmaj – tute rompiĝis. Pro stulta ŝerco miaflanka, bedaŭrinde…

La supra eltiraĵo pruvas ke:
a) la aŭtoro de la libro "La Manto" (pseŭdonime Paula Märthi) estas la forpasinta Aldo de' Giorgi, kiu publike negis ĉiam pri tiu aŭtoreco;
b) la tekston de Aldo de' Giorgi utiligis eldonisto Gersi Alfredo Bays, la membroj de la t.n. "ibera skolo" Jorge Camacho kaj Gonçalo Neves, la tiama responsulo pri "Monato" kaj aliaj komplicoj, por kalumnii unu virinon, al kiu ili ĉiuj atribuis la aŭtorecon de tiu teksto, plene konsciante pri sia mensogo.

La fakto, ke poeto William Auld reagis indigne kontraŭ tiu manovro, estas de Gonçalo Neves (laŭ postaj frazoj en la citita artikolo) traktata kvazaŭ simptomo de senileco. Tute male, William Auld demonstris senton de justeco, kiun neniu el la viroj menciitaj en b) kapablas havi.

La elektoj, kiujn William Auld spontane kaj libere faris (aliĝante al la Esperanta PEN-Centro, demisiante de la redakcio de "Monato", apogante la Esperantan Civiton), fontas el Lia profunda honesteco, kiu kondukis Lin kompreni la veron pri homoj kaj iniciatoj. Estu eterna respekto je Lia memoro.

[HeKo 312 7-B, 12 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0623 s s