Esperanta Civito

Konstitucio

Ĉapitro I - Pri la Civito kaj ĝia naturo

Art. 1 - Origino kaj naturo de la Civito

  1. Fondita sur la Pakto proklamita la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono (Svislando) kaj sekvaj modifoj, la Esperanta Civito estas suverena kolektivo, demokrata kaj federa.
  2. La strukturoj de la Esperanta Civito estas subsiduaj al la strukturoj de la establoj kiuj aliĝis al la Pakto.
  3. En ĉi tiu Ĉarto kaj en la koncernaj normaroj (Kodo kaj leĝoj) la Esperanta Civito estas nomata Civito.
[supren]

Art. 2 - Celaro de la Civito

  1. Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996.
  2. La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco.
  3. Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj. Teknologiaj kaj financaj rimedoj devas helpi la liberan kaj demokratan evoluon de la civitanoj, kaj ne utili per si mem.
[supren]

Art. 3 - Suvereneco

  1. La Civito celas esti subjekto de internacia juro, kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn.
  2. La leĝodona, ekzekutiva kaj arbitracia povoj estas rezervitaj al la koncernaj civitaj organoj, laŭ la principoj de la Konstitucia Ĉarto kaj la koncernaj normaroj.
[supren]

Art. 4 - Jura personeco

  1. La Civito havas juran personecon, agnoskeblan fare de aliaj instancoj kun analoga suvereneco.
  2. La civitanoj estas subordigitaj al la principoj kaj normoj indikitaj en la art. 3, sed samtempe ili estas lojalaj al la leĝoj de la ŝtato(j) kie ili rezidas.
  3. La civitanoj kiuj praktikas religion, kaj konsekvence volas esti lojalaj al plia juro, strebas al la akiro de aŭtonoma jurisdikcio en sia eklezio aŭ analoga institucio.
  4. La civitanoj aktivaj en organizoj supernaciaj, kies anoj estas registritaj kaj grupigitaj laŭlingve, strebas al la agnosko de sekcio esperantlingva, laŭ la ekzemplo de la Esperanta Centro en PEN International.
[supren]

Art. 5 - Fontoj de la Civita juro

  1. La leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948.
  2. Referenca modelo por la Civita kodo estas la svisa civila kodo.
[supren]

Art. 6 - Lingvo

  1. La oficiala lingvo de la Civito estas esperanto.
  2. Laŭbezone la franca lingvo estas uzata por diplomatia komunikado.
  3. La organoj de la Civito povas konsulti lingvan institucion aŭ komisionon ad hoc por solvi specifan lingvan demandon.
[supren]

Art. 7 - Flago, blazono kaj insignoj

  1. La flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la ĉestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905.
  2. La blazono de la Civito estas samnita ŝildo, duonigita laŭzone, verda sube kaj blanka supre, kun simetria kvinpinta verda stelo centre de la blanko, verde konturita.
  3. La civitanoj rajtas surhavi insignon laŭ la modelo de la blazono.
  4. Personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aŭ bildo prefere blanka.
  5. La moto de la Civito estas E pluribus ultra.
[supren]

Art. 8 - Himno kaj festotagoj

  1. La poemo de Lazaro Ludoviko Zamenhof La Espero, muzikigita de Félicien de Ménil, estas la oficiala himno de la Civito.
  2. La oficialaj festotagoj de la Civito estas:
    1. la 14a de aprilo, Memortago de ĉiuj Pioniroj;
    2. la 2a de junio, Tago de la Esperanta Lingvo;
    3. la 10a de aŭgusto, Tago de la Esperanta Civito;
    4. la 15a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo.
[supren]

Ĉapitro II - Pri la civitaneco

Art. 9 - Aparteno

  1. Rajtas je la civitaneco ĉiu individua membro de establo aliĝinta al la Pakto, kondiĉe ke la persono mem petu civitaniĝi ĉe la registra instanco.
  2. Se la instanco rifuzas la civitanecon, la persono apelacias tra la respektiva establo ĉe la Kortumo.
  3. Se la respektiva establo retiriĝas de la Pakto, la persono ne perdas la civitanecon, krom se li mem petas sian forstrekon ĉe la registra instanco.
  4. La edz(in)o kaj la (ge)filo(j) de civitano rajtas je la civitaneco, eĉ se ili ne membras en paktinta establo.
[supren]

Art. 10 - Rajtoj

  1. La civitanoj rajtas partopreni en la vivo de la Civito, laŭ la preskriboj de la Konstitucia Ĉarto, de la Kodo kaj de la leĝoj.
  2. La fundamentaj rajtoj ene de la Civito estas:
    1. uzi esperanton;
    2. kleriĝi kaj klerigi;
    3. voĉdoni kaj kandidatiĝi por la elekteblaj organoj;
    4. esti informita pri la aktiveco de la Civito, unuavice de la elektitaj organoj;
    5. peti transnacian asiston;
    6. utiligi la Civitajn servojn;
    7. deponi kaj prunti monon ĉe la Civita Banko je favoraj interezoj;
    8. apelacii ĉe la arbitracia instanco.
[supren]

Art. 11 - Devoj

  1. La Civito rajtas postuli, fare de la civitanoj, la respekton de la Konstitucia Ĉarto, de la Kodo kaj de la leĝoj, tra siaj legitimaj organoj.
[supren]

Art. 12 - Senrajtigo kaj sendevigo

  1. Nur la civitaj leĝoj ebligas la koncernan organon limigi rajtojn kaj liberigi je devoj.
[supren]

Ĉapitro III - Pri la povoj

Art. 13 - Leĝodona povo

  1. La leĝodona povo apartenas al la Parlamento kaj, laŭ ties delego, al la Konsulo por la aplikaj aktoj.
  2. La Parlamento konsistas el du branĉoj: Forumo kaj Senato.
  3. La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento.
[supren]

Art. 14 - Forumo

  1. La Forumo estas la pariteta asembleo de la paktintaj establoj.
  2. Ĉiu establo aliĝinta al la Pakto rajtas esti reprezentata en la Forumo fare de maksimume du voĉrajtaj civitanoj, kiuj tamen esprimas entute unu voĉon, kaj rajtas reprezenti maksimume unu paktinton.
  3. La Forumo kunvenas en ordinara sesio unu fojon jare, kaj en eksterordinara sesio laŭ peto de almenaŭ unu sesono de la paktintoj.
  4. La Forumo havas la nedelegeblan povon:
    1. akcepti novajn paktintojn;
    2. decidi pri propra reglamento;
    3. proklami la rezultojn de la elektoj por la Senato.
[supren]

Art. 15 - Aktoj de la Forumo

  1. La Forumo aprobas direktivojn kaj aplikajn reglamentojn, proponeblajn fare de kiu ajn paktinto.
  2. Direktivoj kaj reglamentoj ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese.
  3. La Konsulo plenumas per ediktoj la direktivojn kaj reglamentojn aprobitajn de la Forumo.
  4. La akcepto de nova paktinto povas esti kondiĉita de la antaŭa konformigo de ties statuto al la direktivoj kaj reglamentoj validaj en la momento de la aliĝpeto.
[supren]

Art. 16 - Senato

  1. La Senato estas la proporcie reprezenta asembleo de la voĉrajta civitanaro.
  2. Ĉiu civitano aĝa inter 25 kaj 75 jaroj estas kaj elektanto kaj elektebla; inter 18 kaj 25 kaj super 75 estas nur elektanto.
  3. La Senato kunvenas en ordinara sesio ĉiun sesan monaton, tuj post la Forumo se komence de la mandato.
  4. La laborojn de la Senato gvidas propra reglamento.
[supren]

Art. 17 - Elektoj de la Senato

  1. La Senato estas elektita ĉiun kvinan jaron, je universala voĉdonado, laŭ kandidatlistoj kuplitaj al propra programo.
  2. La senatanoj estas dek naŭ, el kiuj du estas la Konsulo kaj la Vickonsulo, nome la ĉefkandidato kaj la vicĉefkandidato de la plej voĉdonita listo.
  3. La gajninta listo rajtas je minimume ses senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter ĉiuj listoj laŭ la Dawnt-sistemo.
  4. Se la Forumo ne proklamas la elektojn, tio egalas al denunco ĉe la Kortumo, kiu devas tuj kontroli la koncernan validecon kaj verdikti konsekvence.
  5. Senatano ne rajtas esti samtempe forumano.
[supren]

Art. 18 - Aktoj de la Senato

  1. La Senato aprobas leĝojn kaj aplikajn administrajn aktojn: la unuaj estas proponeblaj de kiu ajn senatano, la duaj nur de la Konsulo.
  2. Leĝoj kaj administraj aktoj devigas la civitanojn, ne la establojn aliĝintajn al la Pakto.
  3. La Konsulo plenumas per dekretoj la leĝojn kaj administrajn aktojn aprobitajn de la Senato.
[supren]

Art. 19 - Ekzekutiva povo

  1. La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj.
  2. Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voĉrajtaj civitanoj.
  3. La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo.
  4. La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.
[supren]

Art. 20 - Konsulo

  1. La Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito.
  2. La Konsulo responsas en ekskluziveco pri la taskoj:
    1. kunvoki la Parlamenton kaj difini la tagordojn;
    2. prezidi la kunsidojn, kun decida baloto kaze de voĉdon-egaleco, eĉ se li ne estas delegito de paktinto ĉe la Forumo;
    3. promulgi la normigajn aktojn de la Parlamento;
    4. plenumi per ediktoj kaj dekretoj la decidojn de la Parlamento;
    5. funkciigi la organizon de la Civito.
  3. Dum sia mandato, la Konsulo estas juĝebla de la Kortumo nur se lin denuncas parlamentano aŭ unu el la membroj de la Kortumo.
  4. La elektita Vickonsulo anstataŭas la Konsulon en kazo de neceso; okaze de morto aŭ demisio de la Konsulo, li anstataŭas tiun ĝis la novaj elektoj.
[supren]

Art. 21 - Arbitracia povo

  1. La arbitracia povo apartenas al la Kortumo kaj, laŭ ties delego, al lokaj aŭ fakaj kortumoj.
  2. Kortumano estas voĉrajta civitano, sed nek parlamentano nek kapitulano.
[supren]

Art. 22 - Kortumo

  1. La Kortumo estas elektita de la Forumo ĉiun duan jaron. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj.
  2. La Kortumo sin esprimas pri konflikto inter establoj laŭ la Pakto por la Esperanta Civito. Tiu devo ne estas delegebla.
  3. La Kortumo sin esprimas pri aliaj konfliktoj konforme al la Civita Kodo aŭ, manke de la koncerna aŭ de interpretaj duboj, laŭ la Svisa Civila Kodo.
  4. Okaze de duagrada juĝo, du el la tri partoprenintoj en la unua grado estas anstataŭitaj de la vicmembroj.
[supren]

Art. 23 - Kodo

  1. La Kortumo responsas pri la verkado de komuna Kodo, kiu disciplinos la solvon de konfliktoj inter civitanoj.
  2. La Kodon aprobas la Parlamento.
  3. Referenco por la Civita Kodo estas la svisa civila kodo.
[supren]

Art. 24 - Lokaj kaj fakaj kortumoj

  1. Post la aprobo de la Civita Kodo la Kortumo rajtos nomumi lokajn kaj fakajn kortumojn, laŭ la Kodo mem.
  2. Lokaj kaj fakaj kortumoj sin esprimos nur per unuagradaj juĝoj, lasante la duan gradon al la Kortumo.
[supren]

Ĉapitro IV - Pri la organizo

Art. 25 - Registro

  1. La Registro de la Civitanoj estas la fundamento de la civitana vivo: ĝi ebligas la aplikon de la art. 9 de la Konstitucio.
  2. La Registro konserviĝas kaj ĝisdatiĝas sub la respondeco de la Konsulo, laŭ specifa leĝo.
  3. Individua legitimilo atestas la enskribiĝon en la Registro, do la civitanecon.
[supren]

Art. 26 - Establoj

  1. Establo estas ĉia organizo fondita kaj aranĝita por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri (kun aŭ sen jura personeco).
  2. La instancoj de la Civito (informaj organoj, banko ktp) ne estas konsidereblaj kiel apartaj establoj, kiuj rajtus peti aliĝon al la Pakto.
  3. Se paktinto ne havas propran juran personecon, rajtas peti la civitanecon ĝiaj:
    1. konstantaj kunlaborantoj enlistigitaj en la redakcio kaj perantoj de la gazeto, se individuoj;
    2. abonantoj, se la redakcio garantias por ili;
    3. docentoj kaj studentoj registritaj kiel aliĝintoj al la fako dum la koncerna jaro.
[supren]

Art. 27 - Informaj organoj

  1. La informa organo de la Civito estas la novaĵagentejo Heroldo komunikas (HeKo), kies posedon la kooperativo de Literatura Foiro donacas al la Civito je la ekvalido de la Konstitucio.
  2. La normigaj aktoj de la Civito (kodo, direktivoj, reglamentoj, leĝoj, ediktoj kaj dekretoj) estas telematike je dispono de ĉiu voĉrajta civitano.
[supren]

Art. 28 - Financaj rimedoj

  1. La Civito havas propran bankon, por enkasigi donacojn kaj legacojn, akcepti alpruntojn de civitanoj kaj establoj, subteni projektojn kaj iniciatojn kadre de la Pakto, financi la Civiton kaj prizorgi la administradon de ĝiaj valoraĵoj, kaj specife de la senmoveblaĵoj.
  2. La Civita Banko funkcias kiel financa societo kun statuso de fondumo, kies kontrolinstanco estas la Kapitulo, reprezentata de la Konsulo, kiu nomumas kaj malnomumas la membrojn de la administra komitato.
  3. La administra komitato de la Civita Banko agas aŭtonome kaj sub individua responso.
  4. Kondiĉe ke la koncernaj profitoj estu komplete rezervitaj por la Civito, la Civita Banko povas krei aŭ partopreni aliajn financajn institutojn, ekzemple asekurkompanion.
  5. La Civito povas produkti kaj vendi filatelajn kaj numismatajn valoraĵojn.
[supren]

Art. 29 - Domoj

  1. La Civito stimulas la kreon kaj ekspansion de reto da servoj, en formo de ejoj por kulturaj kaj socialaj celoj, nomataj Domoj.
  2. Domoj povas esti aŭ paktinta senmoveblaĵo (kulturcentro, naturamika domo ktp) aŭ neesperantista institucio kiu akceptas esperantistan aktivecon (ekzemple somerumejo por infanoj, kiu akceptas esperantlingvan grupeton).
[supren]

Art. 30 - Legacioj

  1. La Civito establas legaciajn rilatojn kun aliaj subjektoj de internacia juro.
  2. Legacion nomumas la Konsulo, kiu havas la devon konsulti la paktinto(j)n jam en rilato kun la koncerna subjekto, se tia(j) ekzistas.
[supren]

Art. 31 - Prefektoj

  1. La prefekto estas persono komisiita zorgi pri la interesoj de la koncernaj civitanoj, unuavice ilia informiteco, kaj pri la bildo de la Civito en ilia lando.
  2. Laŭbezone, kie ekzistas neniu establo reprezentita en la Forumo, la Konsulo povas nomumi prefekton.
  3. La prefektoj rajtas ĉeesti la sesiojn de la Forumo.
[supren]

Art. 32 - Evolukomisiono

  1. Je la ekvalido de la Konstitucia Ĉarto, la Evolukomisiono ekzistanta laŭ la Pakto organizas provizoran Registron, sur kies bazo estos elektita la Senato.
  2. Laŭ propono de la Evolukomisiono la Forumo fiksos la daton por la voĉdonado pri la Senato kaj aprobos provizoran regularon pri la voĉdonoj.
  3. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti per la unua sesio de la Senato, kaj ĝiaj posedaĵoj kaj kompetentoj transiras al la Konsulo.
[supren]

Art. 33 - Modifoj

  1. La Konstitucia Ĉarto estas modifebla nur de la Senato, per la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de ĝia membraro.
  2. Neniu modifo ekvalidas, se mankas la ratifo de la Forumo, per la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de la ĉeestantaj paktintoj.
[supren]

Promulgita en Sabloneto / Sabbioneta (Italio) la 2an de junio 2001 fare de la Forumo de la Esperanta Civito

Esperanta Civito