Esperanta Civito

Civitano Leen Deij publike honorita

Civitano Leen Deij estas honorita per la funebra akto aranĝita de la Parlamento de la Esperanta Civito, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer, nuna konsulo.

La ceremonio disvolviĝis ĉi-vespere en Milano, ĉe la kvarstela hotelo Galles. Krom la Konsulo, partoprenis gesenatanoj de ĉiuj politikaj frakcioj: Marie-France Conde Rey (Vickonsulo), Jarl Hammarberg, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Ljubomir Trifonĉovski -- Verda grupo; Nelly Holevitch kaj Anna Bartek -- Blanka grupo; Dieter Rooke -- Ruĝa grupo.

El la Forumo alestis interalie la reprezentantoj de Heroldo de Esperanto, Kultura Centro Esperantista, Literatura Foiro,  LF-koop, Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado, Femina: la paktintaj establoj kie c-ano Leen Deij membris kaj/aŭ kunlaboris.

Post la laŭtlegado de la laste aperinta artikolo de Leen Deij, Giorgio Silfer faris la oracion, kun pluraj specimenoj el la poezia talento de la forpasinto. La Konsulo emfazis la profundan kredon de Leen Deij en la esenco kaj estonteco de la Esperanta Civito. "Se homo kiel Leen Deij havis tian fidon, ni povas esti certaj ke ni paŝas sur vojo kaj ĝusta kaj justa", li konkludis. "Ankaŭ lia morto, koincide kun la deka datreveno de la promulgado de nia Konstitucio, akiras kuraĝigan simbolan valoron".

Zorge de c-ano Vinko Oŝlak estis proponitaj ankaŭ partoj el la epistoloj de Paŭlo: Leen Deij, konvinkita ateisto, estis edukita kiel kristano, kiel atestas ankaŭ lia poemo "Al juda foririnto".

Sekvis rememoroj de unuopaj civitaninoj, kiuj persone konis Leen Deij. Post tio, en eksterordinara publika kunveno kun unu punkto en la tagordo, la Kapitulo aprobis unuanime la dediĉon al Leen Deij de urno en la Esperanta Panteono.

Je la 2a de junio, Tago de la Esperanta Lingvo, plia kanto aldoniĝas al la Civita kantaro. Ĉi-jare temas pri "Se kanto", kiun premiere prezentis la mezosoprana voĉo de c-ino Marie-France Conde Rey.

La funebra akto, unua en la historio de la nova Esperantio, lasis forte kortuŝan impreson ĉe la partoprenantoj. Ĝi fakte kreis la modelon por estontaj similaj ceremonioj.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 483 6-C, 2 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0534 s s 
  Total: 0.0677 s s