Esperanta Civito

Strauss protektanto de UK? Raŭmo diras ne!

La titolon de ĉi tiu artikoleto ne mi elektis: mi intervenas nur kiel individuo, kaj ne nome de tuta generacio. Sed efektive mi ne skribus ĉi tiujn liniojn, se ne fonus la kulturpolitika debato kiun stimulis la Manifesto.

Necesas tuj precizigi, ke mi kontraŭas la eventualan protektadon de S-ro Josef Strauss por internacia esperanto-kongreso, ne ĉar temas pri personeco apartenanta al neŝatata partio, nek pro "respekto al neŭtraleco"?

Mi eĉ trovas ke la protektado de la eventuala bavara politikisto estas tute kongrua kun la agadprincipoj kaj la strukturo de la pracelaj movadoj. Ekzistis eĉ pli ofendaj precedencoj: ni pensu nur pri Francisco Franco, alta protektanto de la Madrida Universala Kongreso; almenaŭ Strauss estas demokrate elektita ŝtatestro.

Kiam do oni protestas kontraŭ la proponita protektanto, oni devas protesti ne kontraŭ unu persono, aŭ kontraŭ la aŭgsburga LKK (interalie prezidata de socialdemokrata kandidato al la Eŭropa Parlamento), sed kontraŭ la logiko de la tradiciaj movadoj.

Laŭ tiu logiko, Esperanto estas rigardata nur (aŭ ĉefe) kiel lingvo, kaj ne kiel multfaceta kultura fenomeno. Tial disvolviĝas jena strategio: ni informadu pri la lingvo, por atingi la apogon de gravaj politikistoj, kiuj ebligos la (devigan) instruadon de Esperanto en la publikaj lernejoj. Se la plej influa politikisto en Bavario, kie okazos la kongreso, estas S-ro Strauss, do ni invitu lin.

La raŭmismo ne akceptas ĉi tiun logikon, kaj konsekvence ĝi ne akceptas S-ron Strauss, same kiel ĝi ne akceptus entute la altan protektadon de iu politikisto. Laŭ la raŭmismo, Esperanto estas ĉefe sia kulturo. La strategio estas do tute alia, ol ĉe la pracelanoj: ni informadu pri la esperanto-kulturo, por ke la publiko interesiĝu pozitive pri nia laboro kaj la politikistoj ne malhelpu nin, dum ni klopodas apliki Esperanton en kiel eble plej multaj kampoj, eventuale eĉ per internacia lernejo kie ĉiu
studobjekto estu instruata per Esperanto.

Konsekvence, se vere iu kongreso bezonas neesperantistan protektanton, tiam ni turnu nin al la kulturaj personecoj en la lando. Kiu estas la nuntempe plej elstara germana klerulo? Tiu kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo, ekzemple. Do, ni invitu S-ron Heinrich Böhl. Se ne lin, alian samrangan klerulon.

Jen vidpunkto, konsentebla se oni aliĝas al la novcela logiko.

Giorgio Silfer

(Literatura Foiro, aŭgusto 1984)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(25 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0815 s s