Esperanta Civito

En Togolando la Afrika Kongreso 2010

La Afrika Kongreso de Esperanto, proponita okaze de la jubileo de la afrika sendependiĝo, okazos en Togolando fine de decembro 2010, kaj ĝia surloka organizanto estos TIETo, paktinta establo en strikta kunlaboro kun KCE, kaj posedanta la privatan lernejon "Institut Zamenhof". Almenaŭ tiu estas la definitiva propono al la Kapitulo, post interkonsiliĝo kun la afrikaj forumanoj.

Ne estas difinita la kongresurbo, sed plej verŝajne temos pri Lomeo. Ankaŭ la programo estas difinota, kvankam tute certe ĝi estos turnita al afrikaj demandoj kaj al la disvolvo de la afrika kontribuo al la originala esperanta kulturo. Kohere al tio, fine de 2010 kunvenos en Togolando la sinceraj geamikoj de Afriko kaj la aktivuloj de la afrika Esperantio. Nature la Esperanta Civito serĉos sponsorojn por tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon. Almenaŭ unu fluga karavano estos organizita el Parizo, des pli ke plej verŝajne la Civita Parlamento estos kunvokita al Lomeo en ordinara sesio.

La propono pri la Afrika Kongreso de Esperanto estos submetita al la aprobo de la Kapitulo post lasta kontakto al la koncernataj establoj.

[HeKo 374 8-B, 26 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0640 s s 
  Total: 0.0773 s s