Art. 19 de la Konstitucia Ĉarto — Ekzekutiva povo
- La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj.
- Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voĉrajtaj civitanoj.
- La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo.
- La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.
Kapitulano | Responso | |
---|---|---|
Lorena Bellotti | Konsulo konsulo@esperantio.net | oficiala reprezentado kaj proparolado; prezido de la Lingva Komitato; |
anstataŭata | Unua Vickonsulo | |
Manuela Blanco | vickonsulo pri internaj aferoj internaj@esperantio.net | - matrikulo; - balotoj; - kongresa buroo; - konsorcia agendo; |
Giacomo Comincini | vickonsulo pri informado informado@esperantio.net | - sociaj retoj; - eksteraj informkanaloj; |
Rubèn Fernández | vickonsulo pri sekureco bibliotekoj@esperantio.net | - bibliotekoj kaj arkivoj; - kultura heredaĵo; - registra instanco; |
Alessio Giordano | vickonsulo pri klerigado klerigado@esperantio.net | - Lingvotesta Sistemo LTSEC; - trejnado de instruistoj/esperantologoj; - kulturaj projektoj; - lernejoj kaj kulturcentroj; |
Miroslava Kirova | vickonsulo pri socialaj aferoj | - Komitato Armand; - Civila Esperanta Servo; - denaskismo; |
Giorgio Silfer | vickonsulo pri financoj finance@esperantio.net | - Civita banko; - kvestoro; - mutuala rabata sistemo; - tempobanko; |