Esperanta Civito

Fatala sorto por la humanitara UN-helpo


"Hodiaŭ la mondo estas fragmentita politike, kaj tro ofte fiaskas trakti la kaŭzojn radike de konfliktoj. Ni devas ensalti kaj liveri helpon por savi vivojn. Temas pri vastigo de la fondocelo de Unuiĝintaj Nacioj (...) Savi estontajn generaciojn el la vipo de milito", ĵus deklaris Martin Griffiths, diplomato kiu ĉe UN gvidas la agadon pri humanitara kaj urĝa helpo.

La interslava milito ekde februaro 2022, la interŝemida ekde oktobro 2023, la ŝvebanta risko de la interĉina akcelas la krizojn de UN -- strukturan, politikan kaj nun ankaŭ humanitaran. Efektive UN ne sukcesas eviti aŭ stopi militojn, sed relative sukcesis en sia funkcio de civila protektado kaj humanitara helpo. Tamen ĉi-jare UN ricevis de la membroŝtatoj apenaŭ trionon de la sumo petita por tiu celo, dum la bezono kreskas eksponenciale.

Dume multiĝas la mortintoj inter la aktivuloj de UN-agentejoj en Ukrajno, Palestino kaj aliloke: jam cent tridek nur kadre de UNRWA en Gazao -- en du monatoj UN perdis batalkampe pli da funkciuloj ol dum sia tuta ekzisto. "Liveri helpon por savi vivojn" nun facile signifas perdi la propran: por la UN-agentejoj estas pli danĝere ol por la Ruĝa Kristalo (Duonluno aŭ Kruco).

Kaj kio pri Esperantio en tia kunteksto? Simple, kiu ligis sin plej multe al UN, tiu riskas plej multe. Analoge, la UEA de Edmond Privat sinkis paralele al Ligo de Nacioj, kompreneble sen vera rilato de kaŭzo kaj rezulto: la Universala mortigis sin per propra mano inter 1934 kaj 1936. Kaj Ligo de Nacioj kuraĝis sankcii Italion pro agreso kontraŭ Abisenio, eĉ eksigi Sovetunion pro agreso kontraŭ Finnlando; tian kuraĝon UN ne havas -- jam estus sukceso ne perdi pli da dungitoj.

[HeKo 827 7-E, 7 dec 23]

C-ano Marek Bamberski komentarias: Sovetunio estis vere eksigita la 14an de decembro 1939 post la agreso kontraŭ Finnlando...tamen Ligo de Nacioj nenion decidis pri la agreso de Sovetunio kontraŭ Pollando la 17an de septembro 1939. Tio montras la hipokritecon de tiu bastarda organizo. Sovetunio estis ĝia membro nur dum kvin jaroj, Moskvo neniam estis serioze traktata en Ĝenevo, estis membro de tria kategorio. Do la eksigo ne kaŭzis ploron en Moskvo, Des pli ke en 1939 Ligo de Nacioj jam estis kadavro...

La redakcio respondas: Por kompreni Ligon de Nacioj ni rekomendas (re)legi la verkon de Edmond Privat "Federala sperto".
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0615 s s