Esperanta Civito

Pakto por la Esperanta Civito

La subskribintaj establoj, por kiuj Esperanto estas ordinara laborlingvo, akceptinte la sekvan Kvintezon:

  1. La esperanto-komunumo estas senŝtata diaspora lingva kolektivo al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.
  2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de tiu ĉi komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa...) ne gravas por difini la apartenecon al la komunumo.
  3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokratie esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion, kongrua(j)n kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.
  4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.
  5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

    difinas la Pakton por la Esperanta Civito.

  6. La Pakto celas :
    1. firmigi la rilatojn inter la paktintaj establoj, favore al reciproka helpo kaj respekto;
    2. solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio;
    3. formi la kernon de la Esperanta Civito.
  7. La rimedoj kaj instancoj por plenumi la celojn de la Pakto estas priskribitaj en la Konstitucio de la Esperanta Civito. Specife, la Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto, kaj la Forumo estas la asembleo de la paktintaj establoj.
  8. La Pakto engaĝas la subskribintojn nur se la suverena instanco (ĝenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas ĝin. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo kun jura personeco aŭ individuo kun civilaj rajtoj, kiu posedas ĝin.
  9. La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la Forumo aprobas.
  10. El la Pakto eblas retiriĝi pro unu el la subaj kialoj:
    1. pruvita malfondo de la establo;
    2. verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo), kiu ekzamenis la peton de la koncerna establo;
    3. novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj celaron.
  11. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se establo ne estas kontenta pri la verdikto, ĝi povas sin turni al la Forumo, kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.
  12. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos aneksaĵo de ĉi tiu Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la svisa civila kodo.
  13. En kazo de dubo, la paktintaj establoj referencas al la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Kiuj rajtas peti aliĝon al la Pakto?

Ĉiu loka, regiona, landa, internacia aŭ faka E-societo, ĉiu klubo, kulturcentro au lernejo, ĉiu redakcio, eldonejo, scienca au arta establo kiuj rekonas sin en la Kvintezo, kaj sekvas la aliĝproceduron. Dum la aliĝpeton ekzamenas kaj aprobas la Forumo, eksiĝojn kaj eksigojn ekzamenas kaj aprobas la Kortumo, kiel estis ĝis nun antaŭvidite. La samtempa aparteno al aliaj organizoj, esperantistaj aŭ ne, ne malhelpas la aliĝon de establo al la Pakto.

Kiel aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito?

La Pakto por la Esperanta Civito ne estas asocio, sed kontrakto kiun diversaj establoj subskribis la 10an de aŭgusto 1998. Nur establoj, do neniu individuo, rajtas peti aliĝon, en kiu ajn momento. Post la promulgo de la Konstitucio de la Esperanta Civito, la 2an de junio 2001, individuoj rajtas peti la civitanecon, tra establo aliĝinta al la Pakto. Pri la civitaneco decidas la Registro. La civitaneco estas principe dumviva, sed eblos rezigni pri ĝi aŭ perdi ĝin, kadre de la koncernaj normoj. La aliĝojn de nova establo al la Pakto aprobas la Forumo (kunveno de la paktintoj). Eksiĝojn kaj eksigojn verdiktas la Kortumo (arbitracia instanco), laŭ la peto de la koncernaj establoj. Aliĝpetojn por la Pakto oni direktu al "Pakto por la Esperanta Civito", CP 28, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando).

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1049 s s 
  Total: 0.1196 s s