La Esperanta Civito sin prezentas en pluraj lingvoj
La retagentejo de la Esperanta Civito nun proponas la novan sekcion “En aliaj lingvoj”, kie disponeblas sintezaj prezentoj pri la Civito en diversaj etnaj lingvoj.
La retagentejo de la Esperanta Civito nun proponas la novan sekcion “En aliaj lingvoj”, kie disponeblas sintezaj prezentoj pri la Civito en diversaj etnaj lingvoj.
La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario), aliĝinta al la Pakto, komunikas la rezultojn de la 37a Internacia Literatura Konkurso EKRA, kies juĝkomisiono konsistis el c-inoj Ivaniĉka Maĝarova kaj Dimitrinka Kateva kaj s-ro Vasil Kadifeli, laŭ du branĉoj (poezio kaj humuro) po tri premioj.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de c-ano Stano Keable, kun telematika alesto de du el la kvar membroj, plus la invitita vickonsulo pri informado: fakte preskaŭ ĉiuj partoprenantoj estas ankaŭ Kapitulanoj, kaj tia situacio preludis al grava decido rilate al la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kie membras KCE.
Estis fermita hieraŭ la dumonata virtuala kurso pri la Civita Konstitucio, kiun gvidis c-ano Giacomo Comincini sub la aŭspicio de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE). La finaj rimarkoj akiris la formon de prelego pri jura filozofio kaj historio, kohere kun la enhavo de lecionoj.
Hodiaŭ en urbo Turku (Finnlando) okazis tre interesa renkonto de d-ro Giorgio Silfer, vicprezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio, kaj d-ino Perla Martinelli, EIE-docento pri tradukarto, kun ges-roj Juha Metsäkallas kaj Tiina Oittinen, prezidanto respektive sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando.
La Asembleo de la Esperanta PEN, dum la venonta Kultura Esperanto-Festivalo, pritraktos la proponon restarigi la literaturan PEN-premion “La Verko de la Jaro”, kiu ĉesis post la forpaso de la karmemora c-ano Ljubomir Trifonĉovski: je alternaj jaroj pri originalaj poezio kaj prozo en esperanto.
Ene de tri monatoj Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo havos novan kortiston, kiu anstataŭos la nunan, c-anon Frederikon Nimubona; ĉi-lasta estas la unua el la neelektitoj de la Verda Listo kaj tial, en kazo de rezigno de unu el la nunaj gesenatanoj, li mem refariĝos senatano.
La esperanta socio spertis tri indiĝenajn ideologiproponojn: aŭ kvar, se inkluzivi raŭmismon, kiun tamen ni konsideras nur metodo, ĉar ĝi (male al la unuaj tri) ne proponas, aŭ profetas, palingenezon. Certe praraŭmismaj trajtoj karakterizas la penson de ĉiuj tri ideologoj, tiel ke ili rajtas esti antaŭuloj de la raŭmisma fenomeno; sed esti sur la raŭma vojo ne jam signifas atingi Raŭmon.
La ĉi-jara promenado de nia grava kultura revuo tra la esperanto-kabaretoj daŭras en la presata aŭgusta numero (342) per la lasta de Raymond Schwartz “Ĉe la Tri Koboldoj” (1949-1956), el kiu fontis ankaŭ la geaktoroj por nia unua filmo “Angoroj” (kun la ĉiĉerona voĉo de Gaston Waringhien): kaj al unu kaj al alia estas dediĉita la kovrilo.
Inter la literaturaj konkursoj, la Belartaj disdonas plej multe da mono: se verko gajnas nur cent eŭrojn per la Laŭro de la Akademio, la “infanlibro de la jaro” ricevas pli ol la kvinoblon; de kie venas tiom da mono?
La dankinda patrolo de Civila Esperanta Servo deĵoranta en Lesjoforso estos laŭplane demobilizita fine de junio, post kvarsemajna intensa agado, paralela al la riparado de la tegmento en la sendependa vilaeto nomata La Kukolnesto, fare de faka entrepreno: el la purigado kaj ordigado en la Skandinava Esperanto-Domo ĝis nun rezultis pluraj kvintaloj da rubaĵoj.
La esearo de c-ano Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo” estas presata: laŭplane la mendoj estos plenumitaj ĉiuj kune 8 julio 2026, libroservoj kaj individuoj povas mendi profitante la pli malaltajn kostojn pro la ekspedo el tarife avantaĝa lando de Eŭropa Unio; la mendojn akceptas la eldonejo tuj tra lf-koop [ĉe]