Tri rezolucioj aprobitaj de la Senato en Pavio
La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Pavio tri rezoluciojn, kies dispozicia parto situas ĉi-sube, ĉie kun la enkondukaj vortoj “La Senato”.
La Senato de la Esperanta Civito aprobis hieraŭ en Pavio tri rezoluciojn, kies dispozicia parto situas ĉi-sube, ĉie kun la enkondukaj vortoj “La Senato”.
Post preskaŭ kvin horoj da laboro, la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, fermis la hodiaŭan parlamentan sesion en Pavio, organizitan de Centro di Interlinguistica, elĉerpinte riĉan kaj densan tagordon.
En 2026 oni celebros la dudekan datrevenon de profunda ŝanĝo en la brita konstitucia sistemo. Estis en 2006, post la antaŭjara aprobado de la leĝo de konstitucia reformo, antaŭenpuŝita de la laborista registaro, ke la prezidado de la Ĉambro de la Lordoj transiris de la Lordo Kanceliero al la Lordo Referanto.
La finiĝanta jaro estis la plej malfacila inter la du nordaj bordoj de la Atlantiko, grandparte pro la politikaj decidoj de la reelektita prezidento de Usono, Donald Trump; sed ĝi estis malfacila en Usono mem, se konsideri ke unuafoje la mondkongreso de PEN Internacia (Krakovo, komence de septembro) aprobis rezolucion kiu denuncas regreson de esprimlibero en tiu amerika federacio.
Unue, la Verdana konferenco estas kunsido por diskuti teknikaĵojn, reformojn de regularoj, decidi ĉu ni kiel verdanoj volas stariĝi kiel sendependa strukturo, kaj debati inter ni pri praktikaj strategioj rilataj al la aplikado de la ideoj kaj temoj, kiuj jam estas en la programo, kiun la civitanaro voĉdonis.
La ordinara Parlamenta sesio, planita en Afriko sed translokita al Eŭropo pro la milita stato en Kongolando, okazos en la konsilia aŭlo de la urbodomo de Pavio, iama ĉefurbo de Longobardio, 29 decembro 2025.
“Mia kontraŭpropono konservas sian validecon kaj tial ĝi restu en la tagordo, nun kiel propono” ĵus komunikis Perla Martinelli, verda senatano; la propono temas pri la starigo de komisiono por la eventuala reformo de la Senata reglamento, kaj ĝi estas apogata ankaŭ de la blanka opozicio — la konfirmon motivas la suba hodiaŭa mesaĝo de sen.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos en Milano la 28an de decembro 2025, sub la prezido de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, en fizika ĉeesto de ĉiuj vickonsuloj, nome Manuela Blanco, Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Miroslava Kirova kaj Giorgio Silfer.
La Konsulino komunikas la tagordon de la ordinara Senata sesio, kiu disvolviĝos en Lombardio, 29 decembro 2025, matene tuj post la Forumo, kun ebla daŭrigo post la lunĉopaŭzo.
La Konsulino komunikas la tagordon de la ordinara Foruma sesio, kiu disvolviĝos en Lombardio, 29 decembro 2025, ekde 9h30.
En TEJO daŭras diskuto pri deklaro kondamnanta la agojn de la israela registaro kaj de la islamisma organizaĵo Hamas, baldaŭ submetota al voĉdono en la Komitato. La interna procedo antaŭvidas minimumajn tempolimojn de naŭ tagoj por la debata fazo kaj sep tagoj por la voĉdona fazo; ĝis nun la Komitato ankoraŭ ne intervenis por fermi la debaton, fakte jam silentan de kelkaj tagoj.
La prezidanto de la Universala, Fernando Maia jr el Brazilo, ĵus raportis al sia Komitato ke “tiu ĉi VK alportis novajn (tutnovajn) ĉirkaŭ 500 membrojn al UEA! Do tio ankaŭ estas sukceso: pluraj venas de la Kurso de UEA-KEL (Kolombia Esperanto-Ligo) kaj pluraj kapablis tre bone paroli en Esperanto — estas ĝojiga afero.”