Teknikaj ĝisdatigoj por Heroldo Komunikas
La redakcio de Heroldo Komunikas ĝojas anonci kelkajn gravajn ŝanĝojn, kiuj faciligos la interagadon kun niaj legantoj kaj igos la disvastigon de nia enhavo pli moderna.
La redakcio de Heroldo Komunikas ĝojas anonci kelkajn gravajn ŝanĝojn, kiuj faciligos la interagadon kun niaj legantoj kaj igos la disvastigon de nia enhavo pli moderna.
La prezidanto de la Packomitato de PEN Internacia, Germán Rojas, en ĵusa deklaro memorigas pri la intelektuloj enprizonigitaj de la diktatura reĝimo de prezidento Nicolás Maduro; samtempe li kondamnas la militan operacon ordonitan de la usona prezidento Donald Trump, ĉar kontraŭa al la principoj de internacia juro.
Hodiaŭ estus 93-jaraĝa c-ano David Buhlmann (1933[1953]-2025), kiu bedaŭrinde forpasis la 21an de novembro en Laŭzano: en sia longa fraŭla vivo li servis al Esperantio en pluraj oficoj, loke nacie transnacie; interalie kiel prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj de Kultura Centro Esperantista, krome komitatano de LF-koop, dum rekorda kvanto da mandatoj.
En 1985 la tiama Eŭropa Komunumo perdis duonon de sia surfaco, ĉar per referendumo la gronlandanoj decidis eliri, danke al klaŭzoj de aŭtonomio interna al Danlando; nun venis la momento transformi tiun aŭtonomion al sendependeco kaj samtempe plene membriĝi en Eŭropa Unio.
Je la komenco de la Parlamenta sesio en Pavio, 29 decembro 2025, la Konsulino de la Esperanta Civito petis c-anon Giorgio Silfer prezenti laŭdacion pri c-ino Nicole Pairou x (1936[1983]-2024), artnome Nikolin”, kaj poste invitis la Parlamenton al minuta silenta kunstaro, kiun sekvis la unuaj strofoj de “Se kanto, jen kanto”, per la voĉo de Anjo Amika. Jen la teksto de la laŭdacio.
La 4an de januaro 2026 la Plenum-Komitato de SAT esprimis kondamnon pri la invado de Venezuelo fare de Usono per oficiala deklaro:
“La SAT-movadon forlasis multaj esperantistoj, eĉ foje tuta laborista Esperanto-asocio, kiel la nederlanda. Sekve de sia disfalo, SAT estas paralizata hodiaŭ. La fenomeno atingas la estraron. Ĝeneraliĝas iu nemovismo, eĉ nemovadismo, akceptata de notinda parto de la aktivularo.
En sia ĵusa novjara salutmesaĝo la prezidanto de la Universala, Fernando Maia jr, deklaris ke “la kosto por funkciado de la administra bazo [de la Asocio] estas averaĝe ĉ. 320.000 eŭroj jare, dum la enspezoj pro aliĝkotizoj estas averaĝe ĉirkaŭ 120.000 jare”.
Ekzistas konekto inter la usona milita interveno en Venezuelon kaj la jam ĝenerala protestado en Irano: la unua ne hazarde koincidas kun la dua; sed pri tio vi povas legi aliloke, inkluzive de la konsekvencoj por islamismo unuflanke kaj Israelo aliflanke.
Kian spacon okupis la esperantlingva komunumo en la intelekta historio de la nuntempa Japanio, dum la epokoj Meiĝi kaj Tajŝo (1868-1926)? Kaj kiamaniere festi la centan jarrevenon de tiu 1926, kiam la etoso vajmara de la nipona liberalismo subiris kaj anstataŭe erao de militismo kaj naciismo leviĝis en la azia imperio?
La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Pavio (Italio) 29 decembro 2025, unuanime akceptis la aliĝon al la Pakto kaj de Centro di Interlinguistica kaj de Esplora Instituto de Esperantologio: la unua fondiĝis en Kiaso (Svislando) 6 decembro 2025 kiel transformo de itala al svisa institucio, kun jura sidejo en Belinzono; la dua fondiĝis en Järfälla (Svedio) 8 decembro 2025, kun jura sidej
La lerneja biblioteko de Kultura Centro Esperantista riĉiĝis pro multaj donacitaj titoloj (precipe el okcidenta Francio), kiujn ĵus ordigis sen. Kalle Vilbaste dum restado en la Helvetia Esperanto-Domo; sekve de tio la bretaro kun vendeblaj libroj pri medicino, gastronomio, religio trovis definitivan lokon en la libroservo.