Ĉe la naturamika Esperanto-Domo (publika loko, en salono funkcianta kiel kursejo) du personoj trapasis hodiaŭ lingvotestado laŭ direktivo Mühlemann, la sola kiu inkluzivas ĉiujn ses nivelojn laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco: fakte unu persono diplomiĝis per A2 kaj alia per C1, kun gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer kiel testistoj.
La fundamentan diplomon (A2) akiris c-ino Miroslava Mirova, kiu maltrafis B1 pro stumblo en socikono (la simbolaj signifoj de la esperanta flago); la bakalaŭran diplomon (C1) trafis c-ano Giacomo Comincini per malgranda marĝeno, pro duona stumblo en la aŭskulta kaj resuma parto. La gvidita analizo koncernis eseon pri Neŭtrala Moresneto, kaj vastiĝis al la grado de demokratio en la internaciaj organizoj (nete pli alta ĉe Ligo de Nacioj kompare al Unuiĝintaj Nacioj).
La venonta lingvotesta sesio en Eŭropo estas planita por la fino de marto 2027, dum Internacia Junulara Festivalo en Palermo.