La ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro kunvenis hibride la 12an de oktobro 2026. La unuanime aprobita nova Komitato konsistas el Georgi Mihalkov (prezidanto), Giorgio Silfer (vicprezidanto) kaj Alessio Giordano (sekretario-kasisto). Kiel revizoroj estis elektitaj c-anoj Miroslava Kirova kaj Giacomo Comincini, ĉi-lasta ĵus akceptite kiel PEN-membro. Mihalkov plu reprezentos la PEN-Centron en la Forumo de la Esperanta Civito.
Inter la plej gravaj decidoj elstaras la relanĉo de “La Verko de la Jaro”, literatura konkurso iniciatita de Literatura Foiro antaŭ pli ol kvardek jaroj kaj interrompita post 2013. La Asembleo unuanime decidis restarigi ĝin, elektante Alessio Giordano, kunĉefredaktoron de LF, kiel konkursan sekretarion. La nova atribuo estos anoncata en la februara numero de La unua atribuo, anoncota en la februara numero de la organo kaj koncernos originalajn prozaĵojn en esperanto aperintajn dum 2025-2026; poste alternos prozo kaj poezio.
La Asembleo aŭskultis ankaŭ raportojn pri la septembra mondkongreso de PEN Internacia. Aparte rimarkindaj estas la bonaj rilatoj kun ĝia prezidanto Burhan Sönmez, kiu verkos la prefacon al la nova eldono de Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (2027). Krome, la Asembleo principe akceptis la grafikajn proponojn de c-ano Comincini por renovigi la blazonon kaj logotipon de la centro. Fine, oni memorigis pri la kandidatproponoj por la literatura Nobel-premio, pri kiuj voĉdonos la abonantoj de Literatura Foiro pere de la decembra numero.