Jam temp' està por aliĝi al NAKSE

HeKo 885 5-B, 1 sep 25

Proksimiĝas la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, organizata de Esperanta Naturamikaro en Costa Brava, pli precize en Tossa de Mar, 12-18 oktobro 25. Partoprenos muzikistoj (Kajto, Giorgio Di Nucci, JoMo) kaj aliaj artistoj kaj prelegontoj (interalie Arno Lagrange, Alessio Giordano, Giorgio Silfer). La ekskursoj inkluzivas noktan poezian promenadon en la pitoreska mezepoka burgo.

Ne plu pakaĵoj al Usono ekde nun

HeKo 885 1-E, 28 aŭg 25

El landoj de Eŭropa Unio kaj najbaraj (ekzemple Svislando) ne plu eblas sendi pakaĵon al Usono, ekde ĉi tiu semajno, pro la akcizoj (fakte doganoj) postulataj de la usona registaro: tio signifas ke LF-koop ne rajtas plu sendi librojn, kaj probable la samo validas de Usono al Eŭropo. Bonŝance eblas sendi ankoraŭ leterojn, kaj probable la esperanto-periodaĵoj estas konsidereblaj kiel korespo

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.