HeKo 921 1-B, 29 sep 26
Postmorgaŭ, la 1an de oktobro 2026, estos la lasta tago por anonci sian kandidatecon al la sesio de lingvotestado en Malago dum la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto; la lingvotestadon organizas Kultura Centro Esperantista, surbaze de direktivo Mühlemann kaj de la koncerna reglamento.
Eblos kandidati por ĉiuj niveloj de LTSEC: A1, A2, B1, B2, C1, sed ne por C2, ĉar la limdato por liveri la disertaĵon estas pli frua ol nur semajnon antaŭ la ekzamenoj.
Por komuniki: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)
— KCE-sekretario