Mia Vivo fermiĝos je la fino de la jaro

HeKo 920 7-B, 26 sep 27

En marto 2026, Mia Vivo estis haltigita de la servila servo pro la kiomo da uzo de la komputilaj rimedoj. Post dek tagoj la problemo estis solvita, per forigo de pluraj ne tiel necesaj funkcioj. Tiel la retejo reiĝis al normala stato.

Mi ricevis novan averton pri la sama problemo: “Mia Vivo uzas tro da komputilaj rimedoj”. Ĉi-foje la servila servo ne haltigis la retejon, sed ĝi postulas ke mi malmultigu la uzadon. La problemo tamen estas, ke ĉio ĉi estas la rezulto de la grandiĝo de Mia Vivo. Kvankam MV ne plu estas tiel populara kiel je la komenco, ĝi bezonas pli kaj pli da rimedoj por zorgi la ĝisnunajn datumojn. Mi jam pagas por la plej bona servo ebla, sed tio baldaŭ ne plu sufiĉos. La servila servo estas relative malmultekosta, kaj tio ebligis min eĉ krei Mia Vivo per mia lima budĝeto. Sed ĉar la servila servo ne ofertas pli bonan servon eĉ kontraŭ pli da mono, mi havas nur tri alternativojn:

1. Serĉi alian servilan servon kaj transdoni ĉion tien. Kosto por transdono ne estas malmulta, sed pli grave, taŭga servilo por niaj nuntempaj kaj estontaj bezonoj kostas almenaŭ kvaroble ol la nuna. Mi ja ricevis mondonojn por la sekvaj du jaroj, sed tio ne sufiĉos eĉ por unu, eĉ se mi povus transdoni ĉion senkoste. Mi certe povas peti pli da mono de vi, la membroj, por daŭrigi la retejon, sed ĉar la mondonoj, kune kun la aktiveco, pli kaj pli malmultiĝas, mi devas esti preta pagi por ĉion mem. Mi simple ne havas tian monon kaj tio faras ĉi tiun alternativon nerealeca.

2. Transdoni Mia Vivo al esperanta asocio, kiu havas la necesajn lerton, monon kaj rimedojn. Tio estas mia prefera elekto, sed ne estas multaj organizoj kiuj plenumas la tri kondiĉojn. La plej grandaj [UEA, TEJO, SAT] neniam montris multe da intereso pri Mia Vivo. Ili ne eĉ respondis al miaj antaŭaj proponoj por kunlaboro. Mi tial dubas ke la E-movado havas la volon savi la retejon. Mi ĝojas se mi estas malĝusta pri ĉi tio, sed mi ne atendas miraklon.

3. Fermi la retejon. Dum ok jaroj, realigi kaj prizorgi socian retejon por la esperantistaro estis mia revo kaj pasio (unue per Nubo, due per Mia Vivo), malgraŭ la granda kaj longtempa laboro kaj la multaj defioj kaj stultaj misoj. Mia Vivo neniam fariĝis “la interreta Esperantujo”, sed por multaj homoj ĝi fariĝis loko por amikiĝi, diskuti kaj por montri siajn vivojn, malgraŭ la multaj aliaj alternativoj. Ĉiuj retejoj havas apartajn etosojn. Ankaŭ Mia Vivo, kaj tio evidente tiris certajn homojn al uzi MV kiel la ĉefan socian retejon. Tio ĝojigis min, kaj tio estas la plej granda fonto pri mia malĝojego pro la situacio. Mi plejkore dankas vin por via ĉeesto! Sen vi, Mia Vivo estus nenio!

La nuna plano estas fermi la retejon je la fino de la jaro, antaŭ ol mi devos pagi la sekvajaran koston por la plej multekosta servilo. Tio devas doni al vi sufiĉe da tempo ne nur por konservi ĉiujn konservindajn aferojn kiel bildojn kaj tekstojn, sed pli grave por doni al viaj amikoj la informojn por malperdi la kontakton.

Pri la donita mono: mi intencas redoni ĉiom, kiom ne estis jam uzata por la jaro 2026. Mi mesaĝos vin kiam mi finkalkulis la sumon.
 

— c-ano Johannes Genberg
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.