Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj aŭ geopolitiko, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin per https://www.paypal.me/giordanoalessio97
.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)


HeKo 831 8-A, 14 feb 24: Kiel kontakti c-anon Giorgio Silfer


Ekde la deviga enkonduko de G-4, c-ano Giorgio Silfer ne estas plu atingebla per poŝtelefono, sed nur ĉe fiksa lineo, en Svislando aŭ Hispanio: geamikoj kaj kunlaborantoj konas la numerojn. La plej oportuna metodo por kontakti lin restas retmesaĝado (sed ne googlemail): eĉ se rezultas lia adreso tie, kaj ĉe Facebook, Telegram, Instagram, Vacapo aŭ simile (ofte apokrife), li ne utiligas ilin.

Aldone, li ne partoprenas en telekongresoj, ĉar li rapide laciĝas en Zoom-teknologio. Nur skajpo ne lacigas lin, sed li uzas ĝin strikte kun la Civita ...

Legu pli


HeKo 831 7-A, 12 feb 24: La sveda Esperanto-Domo rande al bankroto


La Esperanto-Domo en meza Svedio ne havas plu monrimedojn necesajn por pagi la fakturojn: ĝia unusola prizorganto, c-ano Lennart Svensson, atendas ke la kreditantoj postulos bankroton; pri tio li tenas informita la prezidantinon, s-inon Anna Ritmaki (kiu loĝas en Alando, insularo inter Svedio kaj Finnlando).

La sama prezidantino en decembro kontaktis la Kongresan Buroon de la Esperanta Civito, proponante okazigi en Leŝoforso Kulturan Esperanto-Festivalon. Konsiderante ke tia aranĝo alportas malgrandan enspezon (sed insultojn kaj minacojn de tiuj ...

Legu pli


HeKo 831 6-C, 10 feb 24: Civila Esperanta Servo oficiale fondita


La Esperanta Civito ekspansias en pli kaj pli da progresemaj medioj: post Feminisma Esperanta Movado (2004, fondita en Svislando) kaj Esperanta Naturamikaro (2010, fondita en Hispanio), jen Civila Esperanta Servo / Service civil esperantien, fondita hodiaŭ en Burundio. La fondan Asembleon partoprenis tri kongolandanoj, du burundianoj, unu eŭropano. Pliaj kvar komunikis sian aliĝon, el Burundio, Hispanio, Kroatio. La invitita UEA-estrarano ne montris sin entute, kaj la Asembleo decidis peti aliĝon nur al la Pakto.

Efektive CES estis ĝis nun interna branĉo de la Civito; ĝi sendependiĝis kiel establo por funkcii pli facile kiel faka grupo de Civila Servo Internacia. La unuanime aprobita statuto fiksas kvar kategoriojn de membroj kaj atribuas la prezidon al la Konsulo aŭ ties delegito (la vickonsulo pri socialaj aferoj). La jura sidejo estas en Bujumburo, sed oni havos filiojn en diversaj landoj, unuavice Svislando.

Kortuŝa noto estis la disdono de la unuaj veŝtoj de esperanta civilservanto, ĉar ilin tajloris kaj kudris la karmemora Marie-France Conde Rey. La veŝto tre taŭgas ambaŭsekse por eksteraj kaj internaj laboroj; ĝia koloro estas verda, en varianto konata kiel verona verdo.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 831 6-C, 10 feb 24] ...

Legu pli


HeKo 831 5-B, 9 feb 24: Ekas la formado de redaktantoj en Bujumbura


Hodiaŭ komenciĝas ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumbura sestaga staĝo pri la formado de redaktantoj (entute kvardek studhoroj), sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer, probable la afrikanisto kiu dediĉas pli da tempo kaj energio por la surloka trejnado de esperantistoj, kulture kaj organize. Partoprenos Lucien Kagina, Kuluba Mbomba, Frederiko Nimubona, Mauriac Nunda, Honore' Sebuhoro kaj (lastminute malcerta) Mushosi Birindwa.

La staĝanoj, grandparte jam stabanoj de la Esperanta Civito (kiel parlamentanoj aŭ/kaj prizorgantoj de la Domo), estas trejnataj espereble por konsistigi afrikan redakcion de "Heroldo de Esperanto", al kiu sen. Sebuhoro kaj c-ano Nunda jam sporade kontribuas.

S-ro Jeremie Sabiyumva, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, loĝanta en Rumonge (urbeto ĉe la Tanganiko sude de Bujumbura) anoncis la deziron viziti la Domon, kiun neniu UEA-ano konas. Afrika Esperanto-Instituto respondis ke li estos bonvena.

[HeKo 831 5-B, 9 feb 24] ...

Legu pli


HeKo 832 4-A, 7 feb 24: Roterdamaj kongresoj en nefacila konjunkturo


La Universala tre ĵaluzas pri siaj iniciatoj (eĉ kiam ili ne apartenas jure al ĝi: vidu la markon "Afrika Kongreso de Esperanto"), sed en la realo ŝajnas generalo kiu dividas siajn trupojn. Ekzemplo estas la kongresa jaro 2024a, kiu devus reliefigi la rolon de Afriko.

Efektive oni petis de la burundia landa sekcio repreni sian inviton, ĉar indus koincidigi la kongreson de TEJO kun tiu de UEA, en Tanzanio. Tamen la Junulara (ankaŭ sub la forta premo de la uranisma lobio) subite preferis kongresi en fora loko apud la Balta maro (pri kio poste).
...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito