Kantaro
LA ESPERO
muziko de Félicien Ménu de Ménil (1905)
versoj de Lazaro Ludoviko Zamenhof (antaŭ 1891)
oficiala himno de la Esperanta Civito
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.
reference:
http://www.youtube.com/watch?v=Rhk3HdqGL7g&feature=related
prefere kun la akompano de kordinstrumentoj
premiero en Bulonjo-ĉe-Maro, aŭgusto 1905
POPOL' NI ESTAS
muziko de Eduardo di Capua (1898)
versoj de Emeriko Baranyai (1938)
adapto fare de Giorgio Silfer (2008)
strofo I
Popol' ni estas, / ne movado nura,
kaj lando nia / estas tuta tero.
Standardo nia, / de sangverŝo pura,
portas koloron / verdan de l' esper(o).
refreno
Ne kantu sole, / kantu kun mi:
Popolo mia, / jen estas vi!
Popolo, / popolo mia
Jen estas vi, / jen estas vi!
strofo II
Popol' ni estas, / ne movado nura,
kaj religio / estas la kompreno.
La lingvo kara, / viva kaj matura
por ĉiuj sin / proponas kiel ben(o).
refreno
strofo III
Popol' ni estas / inter la popoloj,
kulturon propran / flegas en sincero,
aktivas ni en / ĉiuj homtavoloj
por amo, paco, / justo kaj liber'.
refreno
reference:
http://www.youtube.com/watch?v=sSaBgcUU5vY
premiero en Bruselo, julio 2008
per la voĉo de Anjo Amika
refreno
SE NUN MI PENSAS
muziko de Mario Capello kaj Attilio Margutti (1925)
versoj de Julio Baghy (1937)
adapto fare de Giorgio Silfer (2010)
strofo I
Forviŝi fremdan larmon per konsolo,
bunta rideto kun kaŝita larm',
sed lasi flui propran en la solo
serĉante amkareson en korvarm'.
Dividi sin kun donacema sento,
ĉu sorto mia dono kaj ricev'?
kaj fine vei pro l' malfrua pento:
semado vana kaj senfrukta rev'?
ĉu sorto mia dono kaj ricev'?
semado vana kaj senfrukta rev'?
Se nun mi pensas, / kial migri for,
por lasi ĉie / parton el la kor',
al hejm' sopiri / ekster hejma ter',
sed hejme sklave / revi pri l' liber'...
Denove kuri / ĝis subita bar'
de ombra fundo / ĝis sunriĉa mar';
jen vivo mia: / migro kaj sopir'...
celtrafa halto / kaj celnova ir'.
strofo II
Kaj se nur vortoj ŝajnas ĉia klamo,
se veras, ke la tuta glora mond':
ideo, celo, bono, vero, amo...
nur estas en dezerto seka font',
mi erpu ĝin por mia vivoteno,
de propraj sentoj ĝis flora ĝarden'...
Fatalo: klara vido, blinda miro,
espera sorto, halto kaj forir'.
Fatalo: klara vido, blinda mir',
espera sorto, halto kaj forir'.
refreno
(kun ripeto de la lastaj du versoj)
reference:
http://www.youtube.com/watch?v=IYC9grQtvq0&feature=search
premiero en Landerono, aŭgusto 2010
per la voĉo de Anjo Amika
SE KANTO
versoj de grafo Gaston Febus (1331-1391)
muziko popole okcitana
traduka adapto fare de Giorgio Silfer (2011)
De sub la fenestro
flugis najtingal',
tutan nokton kantas
kantas sen kial'.
refreno
Se kanto jen kanto:
kantu por amik',
kantu por la nia,
por saluti lin (ŝin)... [Leen]
La fora montaro
kuŝas en la sud',
altas tre la baro
kaŝas lin (ŝin) de l' vid'.
refreno
Giganta montaro
ŝrumpos kiel nan',
estos mi najbaro
kun la man' ĉe l' man'.
refreno
En lando lontana
brilas jam la sun':
kaj birdet' soprana
eksilentas nun.
refreno
reference:
premiero en Milano, junio 2011
http://www.youtube.com/watch?v=8YTkzUOG2ao&feature=related
dum la funebra akto por civitano Leen Deij
per la voĉo de Marie-France Conde Rey
LA STANDARDO BLANKE-VERDA strofo I: refreno: strofo II: reference: BELA ĈAŬ strofo I: strofo II: strofo III: strofo IV: strofo V: reference:
muziko de Maestro Castillo
versoj de Blas Infante (1936)
traduka adapto fare de Giorgio Silfer (2012)
La standardo blanke-verda
flirtas post milito perda,
vokas por paca espero
sub la sun' de l' vasta tero.
Andaluzoj, al vi dankon
por ĉi lando de liber'!
Jen por Andaluzio via
en amo kun tuta homar'!
Andaluzaj civitanoj,
la destin' en viaj manoj:
al la lumo for de l' ombro
granda estu via nombro!
premiero en Malago, oktobro 2012
http://www.youtube.com/watch?v=P7juH3wtDOM&feature=related
dum la inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio
per la voĉo de Anjo Amika
muziko kaj versoj anonimaj
traduka adapto fare de Giorgio Silfer (2022)
Unu matenon ĉu mi vekiĝos?
Ho Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Unu matenon ĉu mi vekiĝos
aŭ min tenos reva hor'?
Ho civitano, portu min for,
Ho Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Ho civitano, portu min for
al mirinde paca mond'.
Sed se mi mortus, ho civitano,
Ho Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Sed se mi mortus, ho civitano,
estu paca mia destin'.
Estu sepulto sur la montaro,
Ho Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Estu sepulto sur la montaro,
sub la ombro de sunflor'.
Estos la floro de civitano,
Ho Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, Bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Estos la floro de civitano,
revanta pri la mondliber'.
premiero en Rozoj, oktobro 2022
dum la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto
per la voĉo de Anjo Amika