Esperanta Civito

Bibliotekoj misfartas dum nia Libro-Tago


La Tago de la Esperanta Kulturo alportas negativajn novaĵojn pri niaj arkivoj kaj bibliotekoj. Ili fontas el telematika debato dum la ĵusa Virtuala Kongreso organizita de UEA, registrita en formala protokolo. La plej ŝoka el ili venas el Anglio.

Edmund Grimley Evans, prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, kiu posedas bibliotekon Montagu Butler en Barlastono (dekmilo da unuoj), anoncis ke EAB planas detrue bitigi la plej grandan parton danke al profesia firmao. Jen dua aŭtodafeo, post tiu okazonta en Svedio. En UEA oni preferas kredi, ke ĉiuj verkoj troviĝas en aliaj kolektoj kaj ke neniu unikaĵo brulos, kvankam sen pli da rete konsulteblaj katalogoj oni ne povas certi pri tio.

Neniu pensas ke indus elekti unu gravan kaj bone zorgatan esperanto-bibliotekon kiel matrican referencon, eble ĉar la elekto favorus la kolekton en Vieno, kiun katalogistino Ana Manero el Madrido taksas negative: ŝi ne uzas ĝiajn rikordojn, ĉar eblas vidi nek la kampojn MARC21 nek la aŭtoritatajn rikordojn. Ŝi konsultas la katalogon de Vieno nur por kontroli rikordojn, ankaŭ ĉar ili uzas malsaman normon. Verdire antaŭ jaroj oni proponis tian matricecon por Biblioteko Juan Regulo Perez, prizorgata ĝuste de s-ino Manero, sed ŝi neniam transdonis sian katalogon.

Indas suspekti ke la Universala survojas al plia grandioza retejo kiel giganta katalogar)o (ĉu pliaj cent mil eŭroj al ies poŝoj?). Pri tio interesiĝas E@I pere de Petro Balaz: probable oni devojigas la projekton el komuna katalogo al virtuala katalogo laŭ la stilo de tiu en Karlsruhe (Germanio), kiu estas internacia multekosta ilo prizorgata de publika universitato.

Krome, en la virtuala kongreso neniu konfirmis la opinion de c-ano Rubeno Fernandez, ke arkivoj pli gravas ol bibliotekoj, por Esperantio. Efektive li trovas multe pli da atento en raŭmisma medio.

[HeKo 828 3-A, 15 dec 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0460 s s 
  Total: 0.0601 s s