Esperanta Civito

Nur duona la roterdama mistero: jen kial


La roterdama mistero konsistis el manko de respondo al la demando: kial en la Universala spezkalkuloj kaj buĝetoj konstante deficitas, spite al la manko de dungoj, aŭ pagendaj salajroj? La Komitato de UEA ĵus ricevis respondon kiu ne estas respondo, nome la anoncitaj deficitoj ne estas deficitoj. Tio kolerigis iujn, kiuj sentas sin dupitaj, sed la malkovro de la vorto "prestidigitado" preskaŭ erotike kontentigis ilin, unuavice Karleton Kiunivelan...

Pli serioze: klarigo ekzistas sed estas tute alia. Dum jardekoj UEA povus nomiĝi Klubo Kvinmil (nuntempe nur Kvarmil): kvin mil naivaj aŭ piaj esperantistoj jarkotizantaj por vivteni per nederlandaj salajroj dekon da personoj kiuj, en ordinaraj eŭropaj cirkonstancoj, ofte estus intelektaj senlaboruloj. Lastatempe la afero ŝanĝiĝis: oni malmuntis la sistemon de ĝispensiaj burokratoj kaj oni ekdungis diversajn eksterulojn per kontraktoj ne sindikateblaj kaj portempaj adjudikoj.

Tial, anstataŭ "superflua" Konstanta Kongresa Sekretario, UEA transiris al "outsourcing" (kiel diras latinidaj manaĝeroj), per unupersona slovaka firmao (kiu sukcesas esti eĉ junulara neregistara organizo financebla per EU-projektoj); anstataŭ havi dungiton ĉe libroservo oni retenas emeriton; anstataŭ komisii katalogiston oni fordonacas arkivon kaj bibliotekon.

Laste, UEA ekdungis oficistojn en Berlino kaj Meksikurbo; efektive ĝi komencas apliki la strategion de buralistoj kiu karakterizas la novan Esperantion. Restas demandosigno pri la grandioza retejo AKSO; fakte, se la Junulara ne devus resti kun bruliganta alumeto ĉefingre, de longe UEA elŝoviĝus, kaj eĉ prave.

[HeKo 828 4-A, 18 dec 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0612 s s