Esperanta Civito

Pli kaj pli junas la Kapitulo, per nova vickonsulo


La lasta kunsido de la Kapitulo en 2023 hodiaŭ subtenis la proponon de la plej aĝa kapitulano, nome la Unua Vickonsulo, konfidi delegojn al nova vickonsulo, c-ano Ruben Fernandez. Li transprenas de vickonsulo Giordano la delegon pri bibliotekoj kaj arkivoj; rilate al ĉi-lasta, li okupiĝos pri la deliktorikorda informosistemo, necesa por aktivigi la direktivon pri sekureco en publikaj aranĝoj. La meza aĝo de la Kapitulo estas nun 53, signife malpli alta ol dum la antaŭa parlamenta mandato.

La Kapitulo decidis prokrasti plian fortigon de la Registro, per la proponita nomumo de vicmatrikulisto kiu okupiĝu pri la biografia fako. Kun ĝojo ĝi konstatis la pretan tekston de la statuto de Civila Esperanta Servo, kiu fariĝos sendependa establo post du monatoj.

La Kapitulo aŭskultis raportetojn pri la geopolitika situacio kaj la evoluo de Esperantio. La diskuto emfazis la tri karakterizojn de la Esperanta Civito: federismo, homaj rajtoj, ius sermonis. Intensa kalendaro markos la novan jaron en la tuta konsorcio, kiel kulture produkta platformo.

[HeKo 828 5-C, 20 dec 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0573 s s