Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Kulturo 2023 en Malago


La naturamika Esperanto-Domo (la sola esperantista sidejo en Malago) festis la Tagon de la Esperanta Kulturo je la 15a de decembro 2023, kun la partopreno de pluraj geamikoj, inkluzive de longe forestintaj el esperantlingva medio kaj de aliaj venintaj eĉ el foraj andaluzaj urboj. Ĉio pasis strikte en la lingvo de Zamenhof, inkluzive de kvizo gvidata de Jaime el Kolombio, ĝuste pri la vivo kaj verkaro de la Majstro.

La feston organizis sen. Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro, kaj malfermis s-ro Juan Garcia del Rio, prezidanto. La naturamikoj retroviĝos en la unua labora ĵaŭdo de januaro, por sia semajna renkonto. La Asembleo de ENa estas proponita por 14 marto 2024.

[HeKo 828 6-B, 22 dec 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0730 s s 
  Total: 0.0871 s s