Esperanta Civito

La ĝenerala sekretario de UEA intervjuita de "Heroldo"


Sur la unua paĝo de la akurate aperinta unua numero de "Heroldo de Esperanto" en 2024 legeblas intervjuo al inĝ. Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio: domo en Roterdamo, kongresoj, (mal)dungoj, kaj eĉ atomenergio. Post la intervjuo, farita de c-ano Giorgio Silfer en Wiesbaden, s-ro Kadar esprimis bedaŭron ke la redaktoro ne partoprenis la ĵusan debaton pri la temo "UEA: ĉu kritikinda?" dum la Novjara Renkontiĝo organizita de EsperantoLand.

Aleks Kadar gvidas la Asocion jam je la dua plena mandato, ekde 2018. Eksdirektoro Osmo Buller akre (eĉ insulte) kritikas lin, skribante en la UEA-membrara diskutlisto: "Kulpas la ĝenerala sekretario Aleks Kadar, kiu en la ĵusa reta komitatkunsido kondutis malserioze kiel klaŭno, kiam oni admonis lin pri lia neplenumo de sia tasko. Kiam mi memoras pri skrupulaj ĝeneralaj sekretarioj, kun kiuj mi kunlaboris, ekz. Flora Szabo-Felso, Ian Jackson, Michela Lipari, Ivo Osibov, Ulla Luin kaj Barbara Pietrzak, mi ekfunebras."

Ekster la intervjuo prof. Silfer demandis al la intervjuito: "Ĉu vi supozas ke la ekfunebranta pensiulo kandidatos al la prezido de UEA?" -- tio timigis s-ron Kadar, dum alia eksteraŭda supozo ja prosperis por li, nome "Se la Civita banko proponus milioneton da eŭroj por aĉeti Nieuwe Binnenweg 176, kiel vi reagus?"; respondo: "Pro Esperanto faru tuj skriban proponon al UEA".

[HeKo 829 3-B, 3 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0678 s s 
  Total: 0.0815 s s